Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tempo sen novaj aperoj, tiuj ĉi amikoj venas al la konvinko, ke ni staras sur unu loko aŭ ke ni eĉ mortas — kaj ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale senkaŭzaj estas la tro granda ĝojo en la unua okazo, kiel ankaŭ la mal- ĝojo en la dua.

Ni iras antaŭen regule. La celo lumas al ni ĉiam tiu sama, kaj, ĉu hodiaŭ la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaŭ — malpli kaj postmorgaŭ denove pli — la veraj amikoj de nia ideo laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bruo kaj de ekstera ŝajno neniel dependas la sorto de nia afero.

Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas, krei ĉiam novajn faktojn por la okulo, ĉar... la blinda amaso tion ĉi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero (la fakto, ke ni bedaŭrinde ne havas ankoraŭ la eblon, por sufiĉe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la altirado de la amasoj); sed por ni mem tiu ĉi bruo aŭ silento ne povas esti mezurilo de nia progresado aŭ starado. Plej granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, putran, mortantan aŭ jam mortintan, dum kontraŭe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolviĝantan. Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo; se la amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio ĝin detenos post kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu ĉi perdos sian malveran lumegon; se la amaso hodiaŭ silente rigardas aferon, malrapide sed konstante disvolviĝantan, tiu ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri el ĝi utilon. Ni lasu al la amasoj juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno; kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.

Se venos iam la tempo, kiam la tuta mondo scios kaj uzos la lingvon Esperanto, tiam — neniu dubos — ni povos kuraĝe diri, ke nia afero absolute atingis la celon. Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj ekspozicioj de la mondo k.t.p., sed la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni