la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide restados, — ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni.
Se vi deziras scii la staton de nia afero, ne serĉu en nia gazeto en la rubriko „Nia afero“, kiu prezentas eksteraĵon; serĉu en la rubriko „Novaj Esperantistoj“, kiu estas la plej grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu ĉi rubriko estas ankoraŭ malgranda, sed ĝi estas konstanta, ĉiu numero de nia gazeto alportas regule novan serion da novaj esperantistoj, kaj tio ĉi donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tiu ĉi montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se ĉiu amiko penos alportadi ĉiam novajn ŝtonetojn al la konstruo de tiu ĉi rubriko, ĝi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia malgranda gazeto kaj fariĝos iom post iom potenca memstara organo kun centoj kaj miloj da novaj nomoj en ĉiu numero. Ju pli riĉa estos la dirita rubriko, des pli grandaj fariĝos niaj fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaŭ ĉiuj aliaj flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu ĉi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos tute grandan popolon, tiam ni povas ĝoje gratuli al ni, ke ni sen bruo venkis la mondon. Kaj tiu tempo venos!
zNi petas reaboni
Baldaŭ komenciĝos nova jaro. Ni petas, ke niaj karaj legantoj
ne forgesu pri tio ĉi kaj renovigu frutempe la abonon de nia gazeto
por la jaro 1893. La abonon por la venonta jaro ni jam nun akceptas,
kaj ni petas la amikojn de nia afero rapidi kun la abonoj, por eviti
malordon kaj por ke ni sciu, kiaj estas niaj fortoj por la venonta jaro.
La tro malfrua abonado de multaj amikoj en la nun finiĝanta jaro
estis kaŭzo de diversaj maloportunaĵoj por ni kaj por la abonantoj.
En la komenco restis la ekzempleroj de la administracio, ĝi dissendis
ilin senpage, kaj poste oni ne povis kontentigi la novajn abonantojn.
Ni ripetas, kion ni jam kelkajn fojojn diris, ke nia gazeto estas la plej grava objekto en nia afero kaj de la bonstato de nia gazeto dependas la bonstato kaj progresado de nia afero.
Ni tial ripete rekomendas nian gazeton al la memoro de niaj amikoj. Ni petas, ke ili mem reabonu la gazeton kiel eble plej frue kaj ke ili volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj. Multaj homoj, precipe en afero nova, nenion faras el propra iniciativo;