Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tial aboni por iu nian gazeton estas ordinare la plej bona rimedo, por alligi lin fortike al nia afero. Kiel provo por novaj amikoj rekomendas sin la abono de 5 numeroj po 0,90 frankoj, kiu nun estas proponita de la administracio.


1893

N-ro 67.
paĝ. 1-4

Prospekto

Al la nova jaro 1893 ni kore gratulas ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto.

Nia gazeto komencas nun la kvaran jaron de sia ekzistado. Ni komencas ĝin gaje, kun la plej bonaj esperoj. Ankaŭ kiel en la pasintaj jaroj nia gazeto elirados regule unu fojon en la monato, en tia sama grandeco kaj formato, kiel en 1892, kun tia sama kosto de abono — 2 frankoj (= 1.60 markoj = 80 kopekoj) por jaro. La programo de nia gazeto restas ankaŭ pli-malpli tia sama; nur la rubrikon „Novaj Esperantistoj“ ni, laŭ deziro de la eldonanto-administratoro[1] de nia gazeto, nun jam plu ne presados; ankaŭ la rubrikon de la „personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto“, ni elĵetis, ĉar ĉe la konstanta publikigado de la „Novaj abonantoj“ la dirita rubriko ŝajnas al ni superflua. La amikojn, kiuj ne alsendis ankoraŭ sian[2]abonpagon por la jaro 1893, ni petas rapidi kun tio ĉi, ĉar la tro malfrue abonantoj poste eble ne povos jam ricevi la unuajn numerojn. Ni esperas, ke ĉiuj niaj amikoj ne sole rapidos mem aboni kiel eble plej frue nian gazeton, sed ili ĉiam penados alporti al ĝi kiel eble plej multe da novaj abonantoj. Se nove aliĝinta esperantisto, pro manko de iniciativo aŭ pro forgesemeco, ne abonas nian gazeton, li ne povas sekvi la iradon de nia afero, kaj tial baldaŭ forgesas pri ĝi; tial la plej bona rimedo por alligi iun pli forte al nia afero, restas ĉiam: aboni por li la „Esperantiston“. La amikoj, kiuj intencas en la daŭro de la jaro varbadi novajn abonantojn, faros la plej bone, se ili jam nun abonos pli grandan nombron da ekzempleroj (dume sub sia[3]propra adreso), por ke al iliaj postaj varbitoj ne manku la unuaj numeroj. Kun abonoj oni volu sin turni al W. H. Trompeter en Schalke (Westfalen), Germanujo. La rusaj abonantoj volu sin turni al L. Zamenhof en Varsovio. Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron da ili, sub la sekvantaj kondiĉoj: 1 ekzempleron — por

20 centimoj, 10 ekzempl. — por 1,30 frankoj, 100 ekzempl. — por

  1. Ĉi tiuj vortoj pruvas, ke la artikolon skribis la redaktoro, do, Zamenhof.
  2. teksto: ilian.
  3. teksto: ilia.