13 frankoj. Oni povas sendi monon de ĉiu lando; anstataŭ mono oni povas sendi ankaŭ signojn de poŝto, kalkulante la ekstereŭropajn po 4/5 de ilia nominala kosto.
La nova jaro alportos al nia gazeto sendube multajn novajn legantojn, kiuj ne scias la historion de nia afero nek la esencon de nia programo. Por tiuj ĉi amikoj ni donas tie ĉi mallongan ĉirkaŭrigardon.
La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon! [1] inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrala ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro. „Esperanto“ tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar, kiam ĉiu homo bezonos por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo, por labori super sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por la komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro[2].
La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en la fino de la jaro 1887, preskaŭ unutempe en kelkaj lingvoj, sub la titolo: „D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro“. La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj „Esperanto“ estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo (nuna redaktoro de la „Esperantisto“); sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu nun portas la nomon „Lingvo Esperanto“ aŭ simple „Esperanto“.
La grandega graveco, kiun neŭtrala internacia lingvo havus por la homaro, estis jam tre longe klara al ĉiuj. Tial jam longe antaŭ la apero de la lingvo „Esperanto“ estis faritaj diversaj provoj, por krei lingvon internacian. Sed ĉiuj tiuj ĉi provoj restis nur teoriaj projektoj, kiuj mortis tuj post sia naskiĝo. Nur unu sola el tiuj ĉi provoj, Volapük, prezentis efektive pretan lingvon, sed ekster siaj aliaj tre gravaj mankoj (malfacileco de la vortaro, sovaĝeco de la sonoj, nememorebleco, absoluta nekomprenebleco por ĉiu k.t.p.) Volapük havas unu tre gravan mankon: ĝi estas tuta arbitre elpensita de unu persono kaj sekve per nenio garantias, ke morgaŭ ne naskiĝos ia alia Volapük, elpensita de alia persono. Tiu ĉi cirkonstanco estas la ĉefa kaŭzo, kial Volapük, kiu tenis sin certan tempon nur dank’ al tre artaj reklamoj kaj al granda financa subteno, nun jam mortas. La lingvo Esperanto,
ekster sia grandega facileco, bonsoneco, komprenebleco k.t.p., havas