ankoraŭ tiun gravan flankon, ke ĝi ne estas arbitre elpensita laŭ la volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem. Tial Esperanto neniam bezonas timi iajn konkurantojn; ĉiuj esploroj, faritaj en la lasta tempo memstare de la plej malsamaj instruituloj en la plej malsamaj landoj de la mondo, montris unuvoĉe, ke la principoj kaj konstrua materialo de la estonta lingvo de la mondo ne povas esti aliaj, ol nur tiuj, kiuj sin trovas en Esperanto. Sekve en principo la estonteco de la lingvo Esperanto kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa kaj senduba; se diversaj esploristoj disputas ankoraŭ pri detaloj, tio ĉi havas jam nenian signifon, ĉar la perfektigadon de la detaloj la aŭtoro de la lingvo Esperanto lasis al la mondo mem, transdoninte la tutan sorton de la lingvo al Ligo Esperantista (vidu malsupre), en kiu ĉiu deziranto povas partopreni kun egalaj rajtoj kaj kiu ĉion decidados per plimulto da voĉoj. Sekve ĉiuj personoj, kiuj en principo aprobas la ideon de lingvo tutmonda (kaj kiu povas ĝin ne aprobi?), ne povas iam havi ian alian standardon ekster la lingvo Esperanto. Kiel ĉiu nova ideo, nia afero devas ankoraŭ malfacile batali kun la indiferenteco de la mondo, sed nia estonteco estas certa kaj niaj esperoj estas sendubaj.
Tuj post la apero de la unua broŝuro pri la lingvo Esperanto, diversaj aŭtoroj komencis eldonadi diversajn verkojn pri aŭ en la lingvo Esperanto, kaj la literaturo de nia lingvo estas jam sufiĉe granda kaj kreskas kaj riĉiĝis senhalte. (Nomaron de ĉiuj verkoj, tuŝantaj la lingvon Esperanto, elsendas por 5 centimoj L. Zamenhof, Varsovio, str. Novolipki N-ro 21.) Jam en la fino de la jaro 1889 montriĝis la neceso ligi inter si ĉiujn esperantistojn, disĵetitajn en diversaj urboj kaj landoj de la mondo, kaj tiam estis fondita nia centra organo, la „Esperantisto“. La celo de la „Esperantisto“ estas: 1. ligi inter si la disĵetitajn esperantistojn; 2. perfektigi la esperantistojn en la konado kaj uzado de la lingvo Esperanto. Por ke nia gazeto povu bone plenumi sian difinon, estas necese, ke ĉiuj amikoj de nia lingvo rigardadu la „Esperantiston“ efektive kiel centran organon de nia afero, kiel salonon de interparolado por la esperantistoj kaj sendadu al ni diligente sciigojn pri la irado de nia afero en iliaj lokoj, siajn opiniojn, konsilojn k.c., por ke ni povu komuniki ĉion tion ĉi al ĉiuj amikoj de nia afero. Sed ĉar nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo, tial ni kun danko akceptas ankaŭ ĉiujn artikolojn, kiuj, ne tuŝante rekte nian aferon, prezentas tamen interesan legaĵon por niaj amikoj.
La enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estas![1] : I. Nia afero
(sciigoj, korespondoj, artikoloj k.t.p., tuŝante rekte la aferon de la
- ↑ Ĉi tiu parto ankaŭ pruvas, ke ĝin skribis la „redaktoro“.