Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvo Esperanto. Komencante de la Marta numero, ni presados en tiu ĉi rubriko ankaŭ la nomojn de niaj abonantoj kaj en kvarangulaj krampoj ni presados apud ĉiu abonanto la nomon de la persono, per kiu li abonis nian gazeton, se li ne abonis rekte ĉe la administracio aŭ redakcio). II. Literaturo (rakontoj, versaĵoj k.t.p.) III. El la mondo (malgrandaj artikoletoj populare-sciencaj, novaĵoj el la mondo k.t.p.) IV. Bagateloj (humoraĵo, ludoj k.t.p.) V. Respondoj al la amikoj (laŭ mezuro de bezono). VI. Anoncoj.

En diversaj urboj ekzistas nun rondetoj kaj kluboj esperantistaj, kiuj per fortoj kunigitaj laboras por la vastigado de la lingvo Esperanto. Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj.

La literaturo de nia lingvo estas nun, kiel ni diris, jam sufiĉe granda, kaj pro manko de loko ni ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn; sed al la amikoj, kiuj deziras vastigadi nian lingvon, ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ en diversaj lingvoj specialaj poŝaj lernolibroj, kiuj servas por la vastigado de nia lingvo kaj kostas de 15 ĝis 50 centimoj por ekzemplero. Ĉiuj tiuj ĉi verkoj povas esti ricevataj de L. Zamenhof en Varsovio. Al la rusaj amikoj ni rekomendas aparte la plej novan verkon sub la titolo: „Esperanto, Meĵdnunarodnij Jazik“, kiu eliris antaŭ 2 monatoj, enhavas nian tutan lingvon kun plej detala antaŭparolo kaj kostas nur 7 kopekojn por ekzemplero (20 ekzempleroj kune kun poŝta transsendo kostas nur 1 rublon). Tia libreto, difinita speciale por granda vastigado, espereble eliros baldaŭ ankaŭ en aliaj lingvoj.

En la fino ni devas diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la financaj rimedoj de nia afero. lli estas bedaŭrinde tre malgrandaj, kaj tio ĉi forte malrapidigas nian energian progresadon, por kio antaŭ ĉio estas necesa mono, mono kaj mono. Preskaŭ la tuta financa pezo de nia afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu oferema amiko, kiu kovras ĉiujn deficitojn. Ni petas la amikojn de nia afero pli forte subteni ĝin finance kaj peni altiri al ĝi financajn fortulojn.

Nia afero estas ankoraŭ malfacila, sed gravega kaj certa. La plej granda parto de la mondo tenas sin ankoraŭ malvarme kontraŭ ni, ĉar la mondo amas aliĝi al afero, kiu jam venkis, sed tenas sin plej malproksime de afero, kiu ankoraŭ batalas. Sed ni ne ĉesos labori energie kaj kun espero, kaj baldaŭ venos la tempo, kiam ni levos fiere la kapojn, kaj beno de la danka homaro estos nia dolĉa rekompenco por la malfacilaĵoj kaj malagrablaĵoj de la tempo de batalo.