Ligo Esperantista[1]!
Wüster: Ligo Esp
De la nuna jaro ni proponas tre gravan novaĵon, kiu espereble kun plena aprobo estos akceptita de la amikoj de nia afero: en ĉio, tuŝanta nian aferon, ni enkonduku konstantan voĉdonadon de ĝiaj amikoj.
Jam antaŭ 3 jaroj, kiel niaj amikoj memoras, ni sentis la bezonon, ke la kondukado de nia afero sin trovu kun egala rajto en la manoj de ĉiuj ĝiaj amikoj kaj ke la tuta sorto de nia lingvo dependu de la deziroj de tiuj, kiuj ĝin uzas kaj laboras por ĝi. Ni tiam ankaŭ proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan, en kies manoj devus sin trovi la tuta sorto de la afero Esperanto. Sed tiu ĉi propono, per si mem tute natura, justa kaj necesa, ne povis tiam efektiviĝi, ĉar la sperto montris, ke niaj fortoj estis tiam ankoraŭ tro malgrandaj kaj nematuraj por tia aranĝo. La forto pozitiva, kiun prezentis nia tiama tuta amikaro, estis tro malgranda en komparo kun la forto negativa, kiu estas neevitebla en ĉiu komuna administrado de multaj personoj. Por ke ia afero bone sin tenu kaj progresu, estas necese, ke en ĝi la sumo de la enportataj fortoj estu pli granda, ol la sumo de la elportataj rajtoj. Sed tiam jam post la unuaj preparaj paŝoj montriĝis, ke Ligo, en tiamaj cirkonstancoj, ne posedante eĉ la dekan parton da forto, necesa por fortike ekzistigi kaj progresigi nian aferon, alportus nur danĝeran multkapecon al afero jam kreita kaj preta, kiu ekzistis kaj progresadis tute sen helpo de la Ligo. La fondado de Ligo tiam sekve montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita. Sed prokrastita ne estas forĵetita, kaj jam tiam ni promesis, ke en pli oportuna tempo estonta ni al la demando pri Ligo ankoraŭ revenos. Nun la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Nia afero jam ne sole staras tute forte, sed tute estas jam subtenata de niaj amikoj, ne postulante oferojn de la iniciatoro. Nun sekve venis la tempo transdoni nian tutan aferon al la libera dispono de ĝiaj subtenantoj, sen timo, ke ili lasos ĝin fali.
Ankaŭ la dua grava cirkonstanco, kiu tiam malhelpis la fondadon de Ligo, nun forfalas: la tiam proponita aranĝo de la Ligo estis tiel komplikita, ke ĝi ne povis ne elvoki diversajn disputojn; la nuna aranĝo, kiel la legantoj malsupre vidos, estas tiel simpla, klara kaj natura, ke ĉiaj disputoj fariĝas
absolute neeblaj.
- ↑ Ke la artikolo estas verkita de Zamenhof, tion pruvas la artikolo 1893, pag. 50—54 = II. 71.