Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
„La Esperantisto” 1893. — N-ro 68

La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj flankoj oni proponadis al ni: „faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion“, kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin ne aprobus, — ni tamen povis prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro, kaj tial la proponantoj alskribadis la neenkondukon de iliaj „tre gravaj“ proponoj al nia persona obstineco; aliajn proponojn ni aprobis kaj ni estis konvinkitaj, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin aprobus, — ni tamen ne povis ilin akcepti ankaŭ pro manko de aŭtoritata juĝantaro, kiu donus la permeson; se ni, konante la guston de la plejmulto, akceptus tiujn ĉi proponojn — la kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo, kaj, turmentataj de ĉiuj flankoj de la plej kontraŭaj postuloj, ni kun granda sopiro atendadis la tempon, kiam ni povos transdoni la sorton de nia afero al ia aŭtoritata institucio, kiu, prezentante la volon de la plejmulto, en ĉiu punkto havus la rajton diri: „ni tiel decidis, sekve tiel devas esti“. La ekzistado de tia plenaŭtoritata Ligo devus ankaŭ silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke „la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata“; ni tiam povus diri al ili: „aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu viajn ŝanĝojn; se via opinio estas grava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la ,erarojn‘; se la plejmulto ne akceptos viajn proponojn, tio ĉi montros, ke via opinio estas nur persona kaj ne prava“.

Kun ĝojo ni raportas al niaj amikoj, ke, dank’ al la tuta fortigita stato de nia afero, la kreado de la longe atendita Ligo-Akademio Esperantista fariĝis fine ebla. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havas multajn paragrafojn kaj komplikitan Regularon, ĝi ne havas prezidantojn nek komitatojn. Ĝi konsistas el ĉiuj efektivaj esperantistoj, t. e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto, kaj kondukados siajn aferojn tre simple. Ĝia esenco estas:

Ĉiu, kiu deziros fari ian proponon, tuŝante la konstruon de nia lingvo aŭ la kondukadon de nia afero, sendos sian proponon al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la „Esperantisto“), kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto kune kun la adreso
165