Jen estas la tuta konstruo de la Ligo. Nun ni devas tamen
fari kelkajn rimarkojn:
1. Ĉia decido de la Ligo havas forton nur tiam, se en la voĉdonado aktive partoprenis (t. e. alsendis sian voĉon) ne malpli ol 1/3 de ĉiuj abonantoj kaj se el la ricevitaj voĉoj ne malpli ol 2/3 estas „por“ la decido.
2. Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi proponojn en la „Esperantisto“, diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus presi eĉ centan parton de ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu propono, postulanta voĉdonadon, estos presata ne en la teksto de la gazeto, sed en la parto de la anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi por sia propono laŭ la takso de anoncoj. La mono, kiu estos enspezata de tiuj ĉi pagataj proponoj estos uzata komence por kovri la antaŭajn kaj venontajn deficitojn de nia gazeto kaj poste por la celoj de nia afero laŭ la decidoj de la pagintaj proponantoj.
Tiu ĉi aranĝo donos al ni la eblon presi tuj ĉiujn alsenditajn proponojn, kiom ajn ili estos.
La legantoj vidas, ke la ordo en nia Ligo estos tre simpla kaj klara. Kelkaj amikoj eble volos aldoni al tiu ĉi ordo diversajn paragrafojn, — ili povos tion ĉi fari per la supre montrita vojo, t. e. per voĉdonado de la membroj de la Ligo (abonantoj de la „Esperantisto“). Ligo, en tia maniero aranĝita, ne bezonos ian apartan sankcion de la registaroj nek iajn aliajn formaĵojn, ĉar ĝi prezentos nur simplan „rilaton inter abonantoj