Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ilia abonata gazeto“; kaj tamen ĝi estos la plej bonorda, fortika kaj senpartia kaj povos regule kaj trankvile fariĝadi ĉiam pli kaj pli potenca.

Car niaj ĝisnunaj abonantoj ne scias ankoraŭ pri la nova ordo, tial ni komencos la presadon de la nomoj (kaj numeroj) de niaj abonantoj ne pli frue ol en la Marta numero de nia gazeto. Sed sian funkciadon la Ligo jam komencas, kaj la amikoj povas jam komenci la sendadon de siaj proponoj sub la supre diritaj kondiĉoj kaj por la supre diritaj celoj. Ne sciante ankoraŭ la numerojn, sub kiuj ili estos enskribitaj, ili povus dume subskribadi siajn voĉdonojn per sia nomo kaj adreso, sub kiu ili ricevas la „Esperantiston“.


N-ro 69.
paĝ. 17-20

Novaj lingvoj tutmondaj.

[1]

De tempo al tempo la gazetoj alportas sciigon pri ia „nova lingvo tutmonda“. Kion prezentas tiuj ĉi „novaj lingvoj“? La gazetoj ne volas tion ĉi analizi kaj estas kontentaj, ke ili alportis la sensacian fakton; la legantoj ne povas tion ĉi analizi; ĉar ili neniam vidas la elirantan verkon; sed la fakto mem, ke „naskiĝis nova lingvo“, elvokas ĉe la legantoj la timon, ke nia lingvo ricevis konkuranton, kaj malfortigas ilian konfidon al la venko de nia afero. La esencon de „tiaj novaj lingvoj“ ni jam analizis siatempe en nia gazeto, kaj tiam ni ankaŭ klarigis la kaŭzon, kial ni nenion parolas pri tiaj „niaj konkurantoj“. Sed ĉar ofte niaj novaj legantoj, vidante nian absolutan silenton rilate tiun ĉi objekton, timas, ke ni ne scias pri la „danĝero, kiu al ni minacas“, tial ni nun denove diros kelkajn vortojn pri tiu ĉi objekto.

Kial ni silentas? Kial ni ne batalas kontraŭ tiuj ĉi niaj konkurantoj? Simple el la kaŭzo, ke ili tute ne ekzistas kaj, batalante kontraŭ ili, ni similiĝus al Don Kiĥoto, kiu batalis kontraŭ ventaj mueliloj. La esenco de ĉiuj tiuj ĉi novaj lingvoj estas: tiu aŭ alia sinjoro diras, ke li volas krei novan lingvon; sian diron li presas kaj dissendas al la redakcioj de ĉiuj gazetoj, kaj jen morgaŭ aŭ post-morgaŭ niaj amikoj legas (ofte kun timo) en la gazetoj, ke „estas kreita nova lingvo tutmonda“. Tiuj ĉi faktoj estas tre bedaŭrindaj, kaj neniu tiel malutilas al la ideo de lingvo tutmonda, kiel tiuj ĉi sinjoroj, kiuj nomas sin „amikoj de lingvo tutmonda“. Unu fojon elirinte al la publiko, tiuj ĉi sinjoroj ordinare jam poste neniam revenas,

ĉar ili baldaŭ konvinkiĝas, ke inter „voli“ kaj „fari“ estas

  1. La artikolo povas esti verkita nur de la „redaktoro“ Zamenhof.