Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

granda diferenco; sed pri tiu ĉi nerevenado la publiko ne scias; sian parton da malutilo ili jam alportis. La faktoj estas tre bedaŭrindaj, la projektantoj ne volas vidi, kiel malfacile ili pekas kontraŭ la ideo, kiun ili kvazaŭ amas! Sed kion ni faros? Kontraŭ kiun ni batalos? Diri kaj voli estas ja tiel facile, ke se ni hodiaŭ dispremos dekon da tiaj dirantoj kaj volantoj, morgaŭ naskiĝos novaj centoj kaj miloj, senfine, senfine! Ĉu ni kontraŭ ĉiuj el ili batalos? ĉu ni ĉiam denove ripetados la malnovan kanton? La sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado. Ĉiujn honestajn amikojn de nia ideo ni petas: ne malfortigu en la publiko la konfidon al nia ideo per vanaj fantomoj; memoru, ke ĉiu via paŝo, ĉiu via vorto pri nova lingvo subfosas la konfidon de la publiko al nia ideo entute. Sed al tiuj, kiuj restas surdaj al nia peto, ni povas nur diri: ne parolu, sed faru! Nia militistaro iras trankvile antaŭen, kaj ĉiun fojon, kiam ni renkontos sur la vojo minutebakitan heroon, kiu krios al ni: „mi tuj vin venkos“, — ni respondos per silento kaj iros antaŭen.

Ni ne analizos speciale ĉiujn projektojn de ĉiuj personoj, kiuj diras, ke ili donas novan lingvon, — ĉar tiu ĉi estus afero senfina. Ni diros pri ili nur kelkajn vortojn komune.

a) Lingvo ne estas kreata en unu horo, nek en unu tago, nek en unu jaro, kiel pensas teorie la projektantoj; en tio ĉi la aŭtoroj baldaŭ konvinkiĝas mem, kiam ili nur komencas la efektivigadon de sia projekto. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial ĉiuj ĝis nun anoncitaj (ofte kun granda bruo kaj reklamo) novaj lingvoj restis kaj restas nur projektoj, ne faris kaj ne faros eĉ unu paŝon plu.

b) Efektive pretajn, pacience kaj multjare prilaboritajn lingvajn sistemojn prezentas ĝis nun nur Volapük kaj Esperanto. La aŭtoroj de ambaŭ tiuj ĉi lingvoj pacience kaj ofereme laboris tre longan tempon, ne sciante unu pri la alia (la aŭtoro de Esperanto sciiĝis pri la ekzistado de Volapuk nur tiam, kiam Esperanto estis jam tute preta kaj Volapük estis ankoraŭ tro malmulte disvastigita), kaj nur la penso, ke nenio simila ankoraŭ ekzistas, povis subteni ilian energion. Se nun, kiam la ambaŭ sistemoj jam longe ekzistas tute pretaj kaj post multaj grandegaj malfacilegoj, laboroj kaj oferoj ricevis jam fortajn radikojn en la mondo, — se nun iu, anstataŭ labori super la perfektigado de unu el la diritaj sistemoj, komencas la Sizifan laboregon tute denove, — tio ĉi montras, ke:

1) aŭ li havas nenian ideon pri la stato de la aferoj kaj pri la malfacileco de sia entrepreno kaj baldaŭ