retiros sin post la unuaj paŝoj (kiel ni efektive vidas sur ĉiu paŝo),
2) aŭ li mem scias, ke li nenion povos fari, sed presas sian projekton pro celoj aliaj, tute ne idealaj.
c) Pri la fundamento de Esperanto (simpla gramatiko kun vortaro proksimume romana—germana) neniu nun dubas, ke ĝi estas ĝusta, kaj ĉiuj projektantoj ja proponas tian saman fundamenton kaj disputas nur pri detaloj. Se pri tiuj ĉi detaloj 1½ miliardoj da homoj havas 1½ miliardojn da opinioj, kaj se iu el la projektantoj eĉ pensas, ke nur lia opinio estas la sole vera kaj la sendispute akceptota de la tuta mondo (?!), li ja devas memori, ke tiuj ĉi detaloj estas facile ŝanĝeblaj. Sekve se nun iu, anstataŭ peni perfektigi aferon, kiu jam englutis multegon da laboregoj kaj jam ricevis fortajn radikojn, volas nun detrui tiun ĉi akiron de nia ideo, subfosi la konfidon de la publiko al. nia ideo kaj komenci la aferon tute denove, ĉiu laŭ siaj personaj kapricoj, — tia persono estas ne amiko, sed rekte malamiko de mia ideo. Sed feliĉe tiuj sinjoroj, malgraŭ la komenca fiera memfido, laciĝas baldaŭ post la unuaj paŝoj kaj eksilentas.
Tial ankaŭ ni faros la plej bone, se ni pri ĉiuj tiuj ĉi „novaj lingvoj“ absolute silentos. Nun, kiel ni supre diris, ni tuŝis tiun ĉi objekton nur pro niaj novaj legantoj. En la antaŭpasinta jaro ni [1] analizis kelkajn tiajn projektojn de lingvoj; nun ni pro ekzemplo analizos ankoraŭ unu „lingvon tutmondan“, por montri al niaj legantoj, kia estas la esenco de la „danĝeroj, kiuj al ni minacas“.
Antaŭ 2 jaroj unu Sud-Amerika mara oficiro presis konvene dikan libron, kiu enhavas salonan interparoladon pri ĉio, kion vi volas: en interesa maniero, miksante ĉion kun ŝercoj, vortoludoj kaj rakontoj el sia vivo, la aŭtoro parolas pri interpopolaj rilatoj, pri la signifo, esenco kaj historio de lingvoj k.t.p. Poste li analizas diversajn provojn de lingvoj tutmondaj kaj pri ĉiu el ili kompreneble multe kaj longa-parole mokas, kaj en la fino li diras, ke li mem intencas krei lingvon tutmondan, kiu ne havos ĉiujn mankojn, kiujn li montras en la aliaj sistemoj, kaj li efektive donas ... la tutan alfabeton de sia kreota lingvo, aldoninte al ĉiu litero apartan ĉapitron da klarigoj. Sian verkon la aŭtoro dediĉis al la glora lingvisto Max Müller, kaj tiu ĉi skribis al li, ke la teorio estas bona kaj, se la aŭtoro nun
kreos ankoraŭ en tia sama senco la gramatikon kaj vortaron
- ↑ „ni“, ĉi tie = Zamenhof, ĉar li estas la analizinto. Pruvo por la Zamenhofeco de la artikolo.