Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(nur tiujn ĉi du bagatelojn!!), la lingvo estas bona. Tiun ĉi nenion dirantan simplan leteron de ĝentileco la aŭtoro alpresis al sia verko, kiun li dissendis al ĉiuj gazetoj sub la nomo „nova lingvo tutmonda, aprobita de Max Müller“. La gazetoj ordinare ne analizas tiajn aferojn, kaj, vidante la „aprobon de Max Müller“, ili anoncis pri „nova lingvo tutmonda, kiu devas renversi ĉiujn ĝis nun faritajn provojn“. Tiun ĉi minacan sciigon kelkaj niaj amikoj eĉ legis en unu enciklopedia vortaro, kaj tremo ilin atakis pro la sorto de nia malfeliĉa Esperanto, kiu baldaŭ devas esti senkompate dispremita de tiu ĉi nekonata al ili grandegulo! Kompreneble, ke la tuta laborado de la supre nomita aŭtoro baldaŭ finiĝis, kaj restis nur la alfabeto. Jen estas la tuta historio de la nova lingvo tutmonda, kiu maltrankviligis la dormon de diversaj niaj amikoj.

Parolinte pri unu el la „novaj lingvoj“ pro ekzemplo, ni pri la aliaj jam ne parolos, ĉar ĉiuj ili estas de tia sama speco, ĉiuj prezentas grandiozan arbaron, en kiu ĉio estos en la plej bona ordo, sed en kiu mankas... nur la arboj. Sed unu el la aŭtoroj, s-ro Lott el Vieno, dissendis al ĉiuj esperantistoj sian folieton „Le Kosmopolit“, kaj dank” al tio ĉi ni ricevis de kelkaj flankoj leterojn pri tiu ĉi „nova lingvo“. Unu el tiuj ĉi leteroj (de s-ro pastro Dombrovski) ni presos en la venonta numero[1].

Al la fino ankoraŭ kelkajn vortojn. Dum unuj el la aŭtoroj de la „novaj lingvoj“ komencas sian entreprenon el simpla facilanimeco aŭ el gloramo, sed sen iuj malhonestaj intencoj, trovas sin ankaŭ tiaj sinjoroj, kiuj tro videble faras tion saman el pura malhonesteco. La taktiko de tiuj ĉi lastaj sinjoroj (kies nomojn ni nun ne volas tuŝi) estas la sekvanta: Ili sidiĝas al sia skribotablo, kaj en la daŭro de kelkaj horoj ili pretigas verketon, kiun ili titolas: „Nova lingvo tutmonda“. Kaj ili diras al si: „mi scias, ke mia projekto estas sensenca; sed, dank” al la laboroj kaj oferoj de malsaĝaj idealistoj, la ideo de lingvo tutmonda havas nun multajn amikojn, kaj tiuj ĉi lastaj, eksciinte pri la apero de „nova lingvo tutmonda“, sendube volos. ĝin legi kaj pagos al mi por mia kelkpaĝa broŝuro la plej altan koston, kiun mi nur difinos. El mia projekto kompreneble nenio fariĝos, sed... kelka sumo da mono sin trovos en mia poŝo, kaj mia modesta rolo estas finita“. Pro kelkaj dekoj da frankoj, kiujn tiuj ĉi sinjoroj esperas gajni

(kvankam ankaŭ en tio ĉi ili trompiĝas), ili permesas al si

  1. Ĝi aperis ne en la 3-a, sed en la 4-a numero, pag. 54—55, kaj estis alsendita al Zamenhof.