subfosi la fundamenton de konstruo, havanta ĉiuhoman gravecon kaj super kiu malfacile laboras multe da homoj! Pro cento da personoj, kiuj eble aĉetos ilian presitaĵon, ili senkonscience malvarmigas por grava afero centojn da miloj da homoj, kiuj legas en la gazetoj pri la apero de „ankoraŭ unu lingvo tutmonda!“ Honto, honto!
Al novaj landoj!
[1] Niaj amikoj sendube jam longe rimarkis, ke ĝis nun la nombro de niaj amikoj en Rusujo estas pli granda, ol en ĉiuj aliaj landoj kune. La kaŭzo de tiu ĉi ŝajna anomalio neniel dependas de la karaktero de la nacioj, sed estas tute simple la sekvanta: por la vastigado de nia afero en Rusujo ĝis nun estas uzita pli da rimedoj kaj pli da fortoj, ol por ĉiuj aliaj landoj kune. Nun venis la tempo ŝanĝi la aferon. En Rusujo nia afero staras jam iom forte kaj iras jam regule antaŭen, tial ni nun devas por kelka tempo turni pli da ĉiuj niaj fortoj al ekster-Rusujo, kie nia afero estas ankoraŭ preskaŭ tute nekonata.
Ni deziras nun aranĝi konstantan kaj energian agitadon en la landoj ekster-Rusujaj, kaj ni esperas, ke niaj amikoj energie nin subtenos en tiu ĉi. Ni bezonas por tio ĉi multon da fortoj, multon da rimedoj, ni turnas nin pri tio ĉi al la oferemeco de niaj amikoj kaj ni esperas, ke ĉiu el ili komprenos la eksterordinaran gravecon de la nuna entrepreno kaj venos al ni, almenaŭ por la komenco, kun tiom da helpo, kiom li nur povos alporti, ĉiu laŭ siaj rimedoj. Ju pli energia estos la komenco, des pli bone la afero poste iros per si mem.
Por la komenco ni bezonas antaŭ ĉio, ke oni en diversaj landoj sciu pri la ekzistado de nia lingvo, kaj tial la komencon de nia agitado ni decidis fari per konstanta kaj sistema anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj. Por la komenca tempo tio ĉi devas esti nia ĉefa maniero de agitado, kaj por ĝi ni devas uzi ĉiujn rimedojn, kiujn ni havas. La legantoj scias, ke kiam estas parolo pri Rusujo, ni ordinare ne konsilas la anoncadon; ĉar en Rusujo oni pri la ekzistado de la lingvo jam tre bone scias kaj sekve tie ni povas uzi niajn rimedojn multe pli utile kaj pli efike, ol per nuda anoncado; sed en ĉiuj aliaj landoj ni devas antaŭ ĉio sciigi pri nia ekzistado, veki per anoncoj la scivolecon de la publiko, kaj nur poste, kiam la nomo de nia afero jam estos tie pli konata kaj niaj lokaj fortoj tie estos pli grandaj, ni
povos alpaŝi ankaŭ tie al aliaj manieroj de vastigado.
- ↑ Ke la artikolo estas skribita de Zamenhof, tion montras ne nur la enhavo, sed tute klare ankaŭ frazo en la antaŭlasta alineo. Cetere Zamenhof en alia artikolo diras, ke li skribis ĉi tiun.