Ni organizas energian anoncadon, kaj ni invitas al partopreno ĉiujn amikojn de nia afero. Sed por ke la anoncado ne estu tute senutila perdo de mono, ĝi devas esti prudenta kaj sistema. Tial al la personoj, kiuj volas partopreni en la anoncado, ni proponas: 1) aŭ ke ili sendu sian monon rekte al ni, kaj ni jam mem ĉion aranĝados kaj donados kalkulon en la „Esperantisto“; 2) aŭ, se ili deziras anonci mem, ili antaŭe sciigu nin kaj demandu nian konsilon pri la formo kaj maniero de anoncado.
En tiu ĉi loko ni uzas la okazon, por turni la atenton de niaj amikoj, ke tiuj, kiuj donas anoncojn sensisteme kaj sen nia scio, ne sole ordinare perdas senutile sian monon, sed ofte eĉ rekte alportas malutilon al nia afero anstataŭ utilo. Ekzemple kelkaj anoncoj, kiujn oni donis sen nia scio en rusaj gazetoj, enhavis en si tre nelerte esprimitan reklamon; per si mem tio ĉi ankoraŭ ne multe malutilus, sed bedaŭrinde la anoncantoj donis sub la anonco nian[1] adreson, tiel ke la legantoj estas certaj, ke la nelerta anonco estis presita de ni, kaj tio ĉi nur kompromitas nian aferon. Tial ni kore petas, ke neniu sen nia scio presu ian anoncon en nia nomo.
Ni aranĝas nun en nia gazeto la sekvantajn du specialajn rubrikojn: 1) Por anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj ni ricevis... .; 2) Anoncojn en ekster-Rusujaj gazetoj donis ..., kaj ni kore petas ĉiujn, por kiuj la progresado de nia afero estas kara, ke ili energie subtenu (almenaŭ en la unua tempo) tiujn ĉi du rubrikojn kaj oferu por ili malavare, ĉiu laŭ siaj rimedoj. La nuna aranĝo de la anoncoj devas meti fundamenton al nia tuta afero en ekster-Rusujo; de la alteco de niaj nunaj rimedoj multe, tre multe dependas. Ni esperas, ke en la nuna tre grava momento ni ne vane turnas nin al la koroj kaj poŝoj de la amikoj de nia afero...
zPri la Ligo
Pri la „Ligo Esperantista“ mi ricevis diversajn leterojn,
parte por, parte kontraŭ la Ligo. La leterojn de la unua
kategorio mi ne presas, ĉar ili enhavas en si simple aprobon
kaj jesigon de la pensoj, kiujn mi esprimis en mia artikolo
en n-ro 1. El la leteroj de la dua kategorio mi presas
malsupre du, kiuj enhavas en si la tutan esencon de la motivoj
kontraŭ la Ligo. Traleginte la du leterojn, la legantoj trovos
malsupre ankaŭ mian propran opinion pri la Ligo kaj pri la
ricevitaj leteroj.
- ↑ vidu la antaŭan rimarkigon!