I. S-ro N. Borovko skribas [1]: En n-ro I de la „Esperantisto“ estas presita projekto de Ligo Esperantista. Uzante la okazon, mi volas fari al la esperantistoj plej gravan proponon — laŭ mia opinio: fari nenian proponon pri ŝanĝado de la lingvo, ĉar tio ĉi estas tre glita vojo. Ĉiu scias, ke ne ekzistas en la mondo ideala lingvo. Ne ekzistas sur la tero lingvo, kiu ne havas siajn maloportunaĵojn, kaj la plej gravaj lingvoj havas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ ideala. Kial do ni perdos fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el Esperanto vivan lingvon? Antaŭ tiu ĉi celo ĉiu disputo pri „e“ aŭ „kaj“ estas simple infanaĵo. Vi trovas, ke „e“ estas pli oportuna ol „kaj“; sed mi trovas, ke „kaj“ estas plej bela vorto. Kaj la plej racionala estas, ke ni restu ĉe nia opinio, ĉar se ĉiu opinio faros sian influon sur la lingvon, — ĝi estos pereigita. „Sed ni solvados la demandojn per plimulto da voĉoj“, oni diros al mi. Jes, sed oni devas pli frue montri, ke la opinio de la plimulto estas ĉiam vera. Se tio ĉi estus tiel, tiam la konvinko, ke tondro, ekzemple, havas naturan kaŭzon, estus plej granda malsageco. Sed, ho ve, la faktoj montras, ke tiu ĉi malsaĝeco estas granda veraĵo. Kaj ĉu lingvo estis kreita, por ekscii, ĉu A trovas, ke estas pli agrable por la orelo uzi la artikolon „la“, ol tute ĝin ne uzi? Ĉu la problemo de ĉiu lingvo — kaj precipe de lingvo tutmonda — estas fariĝi perfekta lingvo? Kion oni dirus pri homo, kiu aĉetus belan kaleŝon kaj, anstataŭ veturadi en ĝi, sin okupadus nur per trovado en ĝi bagatelajn difektojn? Kaj fine fari el Esperanto tute perfektan lingvon eĉ ne estas bezone. „El tiu fakto“, diras Voltaire, „ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝangi“; kaj tio ĉi estas tute saĝa opinio kaj tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de la „Esperantisto“. Homa lingvo havas nemezureble pli gravan celon, ol servi al la orelo: servi al la animo de la homo. Ne tiu lingvo estas riĉa, kiu havas „brilantan eksteraĵon“, sed tiu, en kiu estas elparolitaj gravaj produktaĵoj de la homa spirito. Se tio ĉi estas klara, tiam estas kompreneble, kion ni devas fari. Ni ne disputos pri „kaj“ aŭ „e“, ĝi estas ne inda je nia laboro; ni pensos pri efektiva riĉigado de nia lingvo. Faru do tradukojn de grandaj produktaĵoj de la homa genio, kolektu rimedojn por la materiala flanko de la afero, organizu pagajn” [2] literaturajn legadojn, spektaklojn, — kaj vi donos animon al la lingvo, kaj nur sovaĝa pedanto tiam riproĉos nin, ke ni paciĝis kun „nenio“, kiam „neno“ estas pli bonsona.
II. S-ro L. de Beaufront skribas: Mi esperas, ke niaj amikoj estos
modestaj en iliaj proponoj de ŝanĝoj. Estus tute bedaŭrinde, se la novaj