Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
II. A. Gazetartikoloj el

adeptoj vidus ĉiumonate: ŝanĝu tion ĉi, plibonigu tion, korektu tie. Ni perdas rapide la konfidon al lingvo, kies partianoj, kiel ŝajnus, akceptas ĝin nur por povi ĝin ŝanĝi. Objekton bonan oni ne devas tro tuŝi; alie anstataŭ perfektigo oni alportas al ĝi nur kripligon. Se longaj jaroj de pripensado kaj sep jaroj de laborado super unu demando donas al ia homo kelkan kompetentecon tuŝante ĝin, mi trovas min en tia situacio, kaj tial mi permesas al mi rememorigi niajn amikojn, ke, aparte pri lingvo tutmonda, nur tiu bone konas la faritaĵon, kiu ĝin faris. Sekve li scias, multe pli precize ol ĉiu alia, kial kaj kiel tio estas utila aŭ malutila. Li sola ankaŭ la plej ofte konas funde la kaŭzon, kial plibonigo ŝajnanta estus praktike neebla, danĝera aŭ senutila. Ni devas lasi al la aŭtoro la grandan direkton pri la demando. Ni ankaŭ devas ne forgesi, ke la lingvo sukcesos nur tiam, se oni havos absolutan certecon, ke ĝi estas sistemo plena, finita, egale taŭga por ĉiuj oficoj kaj uzoj, kiel la lingvoj naturaj. Sed kiel oni volas, ke tiu konfido, tiu certeco absolute necesa naskiĝu en la koro kaj restu en la spirito de la novaj adeptoj, se, legante nian gazeton, ili ĉiam renkontos proponojn pri ŝanĝoj? Kiel! ili pensos, la lingvo ekzistas nur de 5 jaroj, kaj ĝiaj adeptoj proponas jam vete novajn formojn kaj regulojn! Sed tiam ĝi ne estas tiel bona, kiel oni pretendas, ĝi ne estas ankoraŭ preta, finita; almenaŭ sub proteksto de plibonigado oni devigos min ellerni konstante ion novan. Kaj, komparante kun sia patra lingvo, li pensos juste, ke nenio simila okazas en ĝi. Li konkludos, kaj certe almenaŭ ia dubo naskiĝos en li. Mi mem, sen la konvinko profunda kaj fondita, kiun mi havis pri la bonegeco de Esperanto, mi mem estus almenaŭ atendinta tempon pli certan, por fariĝi partiano militanta de ĝi, se mi estus konstante leginta proponojn pri ŝanĝoj, kritikojn k.t.p. en nia gazeto. Aŭ ni devas penadi, ke nia gazeto iru al kiel eble plej granda nombro da personoj, aŭ ni devas esti pli ol ŝparemaj pri tiuj proponoj. Ĉar la plejmulto da legantoj ne volos eliri el tiu rondo de filozofado: aŭ la lingvo estas bona, plena, finita, kaj tiam kial oni volas ĉiam aliformigi ĝin? aŭ ĝi estas ankoraŭ en formado, kaj tiam??

Mi komprenas bone, tre kara amiko, la delikatecon de via pozicio kontraŭ la postuloj de kelkaj amikoj, certe tre bonintencitaj. Mi do klarigas al mi vian konduton kaj eĉ la kreadon de la Ligo Esperantista, kiun mi aprobas plene nur tiam, se ni uzos ĝin, ho! la plej malofte kaj tute serioze por tre gravaj kaŭzoj. Sed mi esperas, ke tiu Ligo ne inspiros al iu tro grandan fervoron de reformado kaj ŝanĝado. Sendube multaj pensas kiel mi kaj trovas Esperanton, tia kia ĝi estas, sufiĉe bela kaj bona, por ne deziri perfektigojn, kies rezultato povus esti: dubo, necerteco kaj senkonfido, ĉe la plejmulto de l' legantoj, pri la merito aŭ la estonteco de nia lingvo amata.

Parolante ankoraŭ pri la uzado de novaj formoj ekster la decidoj de la Ligo, s-ro L. de B. skribas: Por pruvi, ke Esperanto estas vere

174