tutmonda, nenio estas pli bona, ol montri leterojn kaj poŝtajn kartojn, skribitajn de personoj de landoj tute malsamaj. Sed, se ĉiu el ni, laŭ sia bontrovo kaj prefero, almiksas formojn personajn al la lingvo, kiel oni volas, ke ni kuraĝu prezenti al iu tiajn skribaĵojn? Ĉu la leganto ne vidos tiun mankon de unueco? Certe, li diros al ni, mi konsentas ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. Volonte mi fariĝus adepto de sistemo finita, tute formita, sed mi ne povas aliĝi al lingvo, kiu estas ankoraŭ ŝanceliĝanta inter multaj finiĝoj de vorto, multaj reguloj kaj eĉ multaj radikaj vortoj. Mi ne volas batali por sistemo, kiu iom post iom kaj tre rapide fariĝos tute alia kaj nekomprenebla por siaj adeptoj mem, per ilia propra kulpo, kaj kiu tre certe mortos, mokata kaj forĵetita pro tio, ke ĝiaj propraj amikoj estos mortigintaj ĝin (ho! en tre bona intenco!), ĉiam volante fari ĝin pli bela, pli perfekta, aŭ pli simila je ilia revo. Kial do ni volus fari por lingvo mirinde simpla, tre logike verkita, absolute praktika, kion ni ne faras por niaj patraĵ lingvoj, pri kiuj ni estas tiel obstinaj konservantoj de multaj aferoj senlogikaj, malfacilaj kaj tute ne praktikaj? Ĉu ni diras konstante pri ili: tio ne plaĉas al mi, sekve mi ĝin ŝanĝigas? Amikoj, kredu al mi, la danĝero por Esperanto ne estas la indiferenteco, nek eĉ la malamikeco de ĉiuj, ĝi estas la prefero kaj arbitra uzado de novaj formoj en la lingvo. Nia amo al ĝi plene sufiĉos, por venki la unuajn, sed eĉ la plej sincera adorado neniam ĝin savos de morto neevitebla, kiun alportos al ĝi tiuj ĉi lastaj. Nun aŭ neniam estas la okazo memorigi la proverbon „concordia parvae res crescunt etc.“ Ni akceptu Esperanton aŭ forĵetu ĝin, sed ne ĉiam aliformigu ĝin. —
La pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj mi
plene aprobas. La legantoj scias, ke jam multajn fojojn mi
esprimis ankaŭ tiujn ĉi samajn pensojn, mi montris la tutan
danĝeron, kiun en la nuna tempo alportus ĉia eĉ plej
malgranda ŝanĝo en nia lingvo. Kelkajn fojojn mi jam klarigis,
ke nun ni devas zorgi nur pri la vastigado, kaj la demandon
de perfektigado ni nun ne devas ankoraŭ eĉ tuŝeti. Kaj
tamen, malgraŭ ĉio, mi opinias, ke la ekzistado de Ligo estas
necesa!
La kaŭzo de la tuta timo, kiun la kreo de la Ligo naskis ĉe kelkaj niaj amikoj, konsistas en tio, ke ili pensas, ke la speciala celo de la Ligo estas fari ŝanĝon en nia lingvo. Se tio ĉi efektive estus la speciala celo de la Ligo, tiam ĝi efektive, almenaŭ en la unua tempo, estus por ni objekto tre danĝera. Sed la celo de la Ligo estas ne speciale ŝanĝi, sed zorgi pri nia lingvo kaj gardi ĝin. La Ligo havas la rajton fari ŝanĝojn (se ĝi trovos ilin efektive necesaj kaj kiam ĝi trovos ilin necesaj); sed per tio sama ĝi havas ankaŭ la rajton aŭtoritate