malpermesi ĉiujn ŝanĝojn, se ĝi trovos ilin ne sufiĉe gravaj aŭ tro frutempaj. La plej granda parto de niaj amikoj tre bone komprenas, ke ĝis nia plena fortiĝo ni devas severe gardi la lingvon en tiu formo, kiun ĝi havas; ke ĉia ŝanĝado nun estus tre danĝera kaj malhelpus kaj eĉ neebligus la plej gravan celon de nia lingvo — la tutmondiĝadon. Sed kiam mi tion ĉi ripetadis, oni vidis en ĝi nur mian personan obstinecon, kaj kelkaj eĉ plej bonaj amikoj de nia afero komencis agitadi por tia aŭ alia ŝanĝo. Por fari finon al tiuj ĉi diversaj personaj postuloj kaj ŝanĝoj, ni devis krei Ligon, kiu prezentos la opinion kaj juĝon de ĉiuj. La Ligo devas servi al ni kiel fulmo-forigilo. La celo de nia Ligo estas ne komenci serion da ŝanĝoj, kiel kelkaj amikoj vane timas, sed meti ĉion al publika lumo kaj juĝo kaj per tio ĉi gardi nian aferon de danĝeraj personaj kapricoj. Ĝis nun ekzemple s-ro X aŭ Y pensas, ke lia propono estas tre necesa, ke ĉiuj ĝin akceptus kaj ke nur mi obstinas kontraŭ ĝi; sed kiam publika voĉdonado montros al li, ke la plejmulto ne aprobas lian proponon aŭ almenaŭ ne trovas ĝin tiel grava, ke ni devu pro ĝi fari danĝeran rompadon, — tiam tiu ĉi voĉo havos por ĉiu signifon kaj forton. Se oni scios, ke ekzistas institucio, kiu en okazo de efektiva neceso havas la rajton fari ŝanĝojn, tiam kontraŭ la forĵeto de tiu aŭ alia propono neniu jam plu protestos, komprenante la neceson de tiu ĉi forĵeto.
Ĉar la plej granda parto de la liganoj per si mem komprenas la danĝerecon de la ŝanĝado kaj ĉar, ekster tio, ni, amikoj singardaj, agitados ĉiam por reteni tiujn amikojn, kiuj volus esti tro facilanimaj, tial jam nun oni povas antaŭvidi, ke nia lingvo longe ankoraŭ restos tute netuŝata kaj ke ia ŝanĝo estos enkondukita nur tiam, kiam ĝi estos efektive eksterordinare necesa. Se ni iam vidos, ke la liganoj forgesis la danĝerecon de la rompado kaj estas pretaj tro facilanime akcepti ian proponon, ni ripetos al ili: „memoru, ke la unua celo de nia lingvo estas fariĝi tutmonda, kaj ke lingvon ĉiam ŝanĝatan la mondo neniam akceptos“ — kaj tiuj ĉi vortoj rekonsciigos la facilanimajn liganojn.
Sed nun naskiĝas alia demando: se la liganoj memoras pri la danĝereco de rompado, tiam povos esti, ke la lingvo restos por eterne tute rigida, kaj nenia propono de perfektigo, eĉ la plej necesa, povos iam atingi la necesan plimulton da voĉoj, por esti enkondukita? Sed ankaŭ tiu ĉi timo estas vana, ĉar ŝanĝoj efektive necesaj malgraŭ ĉia agitado trovos por si la necesan plimulton da voĉoj. Ekster tio ekzistas tre simpla
| 176 |