Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1893. — N-roj 71—72

rimedo, per kiu oni povas tute oportune ligi la perfektigadon de la lingvo kun ĝia absoluta netuŝado: se tiu aŭ alia propono ŝajnas al vi tre utila, sed vi tamen ne volas meti pro ĝi la lingvon al danĝero de ŝanĝado, vi povas ja doni vian voĉon en la sekvanta maniero: „akcepti, sed iam poste“. Per tia maniero multaj perfektigoj povos esti en principo akceptitaj kaj la lingvo en principo perfektiĝos, sed la praktika enkonduko de tiuj ĉi perfektigoj estos prokrastita ĝis tiu tempo, kiam la plej grava celo de nia lingvo (tutmondeco) estos jam atingita kaj kiam nia afero bezonos jam nenion timi. Tiam (kiam voĉdonado decidos, ke „la tempo jam venis“) ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos per unu fojo enkondukitaj. Per tia maniero la mondo sekve povos kuraĝe aliĝadi al ni, ne timante, ke ni devigos ĝin ĉiutage lerni novajn formojn, kaj tamen nia lingvo fariĝos iam tute perfekta.

Mi montris, ke, kvankam mi el la tuta koro aprobas la pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj, mi tamen trovas, ke la Ligo estas institucio tre utila. Cetere, se la amikoj trovas, ke la Ligo estas malutila, ili ja povas, en ĉiu tempo, per tiu ĉi sama vojo de voĉdonado, levi la demandon pri la restigo aŭ forigo de la Ligo.


N-ro 72.
paĝ. 55

Rimarko de la redakcio[1]

Pri la „lingvo“ de s-ro Lott ni parolis nur tial, ĉar li dissendis sian folieton al multaj esperantistoj. Sed nia propra opinio pri la laboro de s-ro Lott estas sekvanta: Tio, kion li nomas lingvo, estas dume nur provo kaj projekto, simila al multaj aliaj, pri kiuj ni parolis komune en la pasintaj numeroj. Sed se ni eĉ supozus, ke pretigi kaj enkonduki estas tiel same facile, kiel paroli, restas la demando: al kio propre s-ro Lott celas??... Por pretigi el la kruda romana-germana materialo precize difinitan, severe regulan kaj plej facile ellerneblan lingvon, ni devis kompreneble multon ŝanĝi, multon ĉirkaŭhaki laŭ severaj kaj unuforme difinitaj leĝoj. Tio ĉi al s-ro Lott ne plaĉas, kaj li proponas uzi la materialon en ĝia kruda formo, t. e. fari la lingvon ne ellernebla por personoj neinstruitaj nur por tio, por ke personoj instruitaj tuj komprenu ĝin! Tiam al kiu kaj por kio ĝi servos (se ni supozas, ke ĝi iam efektive estos preta)? Du personoj, kiuj ambaŭ komprenas la plej gravajn ekzistantajn lingvojn naturajn, ne bezonas ja lingvon artan kaj povas ja komunikiĝi inter si per la lingvoj ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan „lingue universal“. Por kiu kaj por kio do laboras s-ro Lott?

  1. S-ro Lott estis proponinta „novan lingvon“ („lingue universal“) sur folieto, titolita „Le Kosmopolit“.