Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. A. Gazetartikoloj el

N-ro 73.
paĝ. 66 — 68

ZFundamenta verko

Wüster: Grand

Mi preparas nun por la presado unu tre gravan verkon: grandan detalan vortaron germana-esperantan. Jam longe multaj amikoj insiste ripetadis al mi pri la neceseco de tia vortaro, kun kiu oni povus konsiliĝi en ĉiuj bezonoj, kaj per kies helpo ĉiu povus facile esprimi en nia lingvo ĉion, kion li bezonas, sen ŝanceliĝo, sen duboj, sen longa, ofte senfrukta pripensado. Unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke de la ekzistado de tia vortaro dependas la ekzistado kaj la progresado de nia tuta afero, kaj ke nur tiam, kiam tia vortaro ekzistos, ni povus kuraĝe montri al la mondo, ke nia lingvo estas tute preta kaj taŭgas por ĉiuj detaloj de la vivo.

Ekzistas plena vortaro rusa—esperanta; sed ĝi havas du mankojn: 1) ĝi enhavas nur la vortojn fundamentajn, sed la diversajn detalaĵojn de la homa esprimado ĝi lasas al la “kombinado de la uzantoj mem, kaj tial personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo, ofte tute ne povas al si helpi en la tradukado de tiu aŭ alia penso, kaj eĉ tute lertaj esperantistoj ofte trovas sin en tia sama situacio aŭ almenaŭ forte ŝanceliĝas kaj dubas; 2) presita en lingvo rusa kaj per literoj rusaj, ĝi estas tute neuzebla por ĉiuj popoloj ekster Rusujo; kaj ĉar en la mondo ekster-Rusuja oni tro malmulte konas la lingvon rusan, tial tiu ĉi vortaro tute ne ekzistas por la mondo. Ĉiuj amikoj ne-rusoj, bezonante la tradukon de tiu aŭ alia vorto aŭ esprimo, sin turnas ordinare al mi kun longaj serioj da demandoj, sed mi kompreneble havas nek la tempon nek la eblon respondi je ĉiuj tiuj ĉi demandoj.

Granda vortaro germana—esperanta forigos ĉiujn nesciojn, dubojn kaj ŝanceliĝojn kaj donos al ĉiuj (eĉ al la lernantoj komencantaj) la eblon facile esprimi en nia lingvo ĉiun sian penson. Krom tio, verkita en lingvo, kiu havas komprenantojn en ĉiuj landoj de la mondo, ĝi donos al ĉiuj nacioj la eblon krei al si mem grandajn vortarojn en siaj propraj lingvoj. Estus eble pli bone, se mi elektus la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo; mi devis tamen elekti la lingvon germanan, ĉar por la plej granda parto de niaj nunaj amikoj la lingvo germana estas pli oportuna, ol la lingvo franca aŭ angla. Car la literojn latinajn (per kiuj ankaŭ la germana parto de la vortaro estos presata) ĉiuj niaj amikoj bone konas, tial la vortaro povas bone servi al ĉiuj niaj amikoj, al kiu ajn nacio ili apartenas. Tiel ekzemple eĉ tiuj el niaj