Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1893. — N-ro 73

rusaj amikoj, kiuj tute ne konas la lingvon germanan, povos per helpo de vortaro rusa—germana trovi en nia eldonota „Granda Vortaro“ respondojn al ĉiuj siaj demandoj kaj duboj. La „Granda Vortaro“ estos fundamenta verko, kiu devos sin trovi en la manoj de ĉiuj amikoj de nia lingvo.

La nun intencata verko estos eksterordinare grava por nia afero. Sed ĝia eldonado estos ligita ne sole kun grandaj laboroj, sed ankaŭ kun tre grandaj elspezoj, kaj tial mi povas entrepreni ĝin nur tiam, se ĉiuj amikoj de nia afero helpos al mi en tio ĉi. La presadon de tiu ĉi verko mi povus komenci nur tiam, se mi scios, ke ne malpli ol 600 ekzempleroj estos aĉetitaj. Mi petas, ke ĉiu el niaj amikoj sciigu min, ĉu li aĉetos la verkon kaj kiom da ekzempleroj li aĉetos. La verko elirados per apartaj kajeroj en monato; ĉiu kajero enhavos 16 paĝojn de tia grandeco, kiel nia gazeto, kaj kostos 25 centimojn (= 20 pfenigoj = 10 kopekoj). La unua kajero estas jam preta, kaj tuj kiam la nombro de la menditaj ekzempleroj atingos la altecon de 600, la unua kajero estos presita kaj dissendita al la mendintoj, kaj tiam ĉiuj ceteraj kajeroj jam komencos regule eliradi kaj esti dissendataj al la mendintoj.

La mendantoj ne bezonas sendi al mi ian antaŭpagon: la pagon ili sendos post la ricevo de la kajeroj. Ili bezonas nur sendi al mi la sekvantan sciigon: „Mi deziras ricevadi po ... ekzempleroj de ĉiu kajero de la „Granda Vortaro germana—esperanta“; la pagon por ĉiuj kajeroj (po 25 centimoj) mi promesas sendi al vi post la ricevo de la kajeroj tiam, kiam vi postulos“.

Mi petas la amikojn rapidi kun la mendoj, ĉar mi povas presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estos menditaj[1]. Presi grandan provizan nombron da ekzempleroj mi ne povas; sekve kiu tiun ĉi gravan fundamentan verkon nun ne mendos, tiu poste kredeble ne povos ĝin ricevi.

La verko estas tiel grava kaj 25 centimoj monate estas sumeto tiel bagatela, ke mi ne dubas, ke neniu el la amikoj de nia lingvo rifuzos mendi almenaŭ unu ekzempleron. (Ĉar la Granda Vortaro estos la plej fundamenta verko de nia literaturo kaj la subtenado de ĝi prezentos subtenadon de nia tuta afero, tial sur la lastaj paĝoj de la Vortaro estos presitaj la nomoj de ĉiuj ĝiaj aĉetintoj kaj la nombro da ekzempleroj,

kiun ĉiu aĉetis. La personoj, kiuj mendos ne malpli ol 50 ek-

  1. teksto:mendite