II. A. Gazetartikoloj el
zemplerojn, estos presitaj ankaŭ sur la titola paĝo de la verko, kiel „eldonantoj“ de la Granda Vortaro.
Mi akceptas la mendojn. Estus tre bone, se mi povus komenci la eldonadon de la Vortaro kiel eble plej frue, kaj por tiu ĉi celo mi petas la amikojn rapidi kun iliaj mendoj.
ZPseŭdo-esperantistoj[1]
De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn
pli-malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu
kuŝas nun antaŭ niaj okuloj:
Jam longe mi ne skribis al vi, kaj vi kredeble jam pensas ke mi, kiu iam varma amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi. Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas ankoraŭ matura por tiu granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto; kiom da amikoj la afero nun havas? kiaj novaj verkoj eliris? Se la „Esperantisto“ ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi.
Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi ... k.t.p. k.t.p.
Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado? kiam dank' al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj kaj, post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj, levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj!!! Dume „la mondo ne estas ankoraŭ matura“, kaj tial s-ro X. en tia grado ne povas esti „aktiva esperantisto“, ke li ne povas eĉ ... por sia propra persono aboni la „Esperantiston“, kiu „havas por li ĉiam grandan indon“, kaj sian aldonitecon al nia afero li esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato de nia afero.
Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj! Estas vero, ke ĉia nova utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank' al nia konstanteco la
- ↑ represita en „Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 116 117.