Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1893. — N-roj 73—74

mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos esti „fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku, ne esplorinte ĝin“, kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj.

Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronotaj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas laborantojn; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: „esti aŭ ne esti“.

Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience, pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni, nek la malkuraĝigaj malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ĝi nin ne ĵetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam. la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu fojo kun grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel: ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ 99/100, de la murego staris netuŝita; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi la venkon, kaj vi diros: „ni laboris“. Sed la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.