Al s-ro ***, — Mi miras, ke vi nun deziras ankoraŭ, ke ni parolu en la „Esperantisto“ pri ŝanĝoj en la lingvo. Ni ja tiom multe jam parolis pri tiu ĉi objekto kaj ni montris, ke la cirkonstancoj devigis nin ĉesigi absolute ĉian priparoladon de ŝanĝoj en la teksto de la gazeto, ĉar tiu ĉi demando ne havas finon kaj nur malvarmigas la amikojn al nia afero. Ne parolante jam pri tio, ke en tia okazo Esperanto baldaŭ mortus por eterne, ni ja ne havas eĉ la fizikan eblon presadi en nia malgranda gazeto la senfinan nombron da artikoloj kaj kontraŭ-artikoloj en tiu ĉi demando, en kiu ĉiu pensas, ke nur li sola montras la plej veran kaj logikan vojon!! Ni devis decidi akcepti ĉiujn proponojn pri ŝanĝoj nur en la rubrikon de pagataj anoncoj; alie agi estis absolute ne eble. Kial vi ne volas tion ĉi kompreni? Vi diras, ke anstataŭ „Ligo“ devas ekzisti „Komitato“, — bone, kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Vi volas Komitaton, dua volas Ligon, tria volas Kongreson, kvara volas, ke nenio simila ekzistu, — kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Ĉu estas fizike eble, ke ni mem de nia propra volo enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn proponojn?
El diversaj rimarkoj, kiujn ni ricevas tuŝante nian Ligon, ni vidas, ke kelkaj amikoj tute erare komprenas la esencon de la Ligo. Supozante, ke tiuj ĉi ricevataj opinioj prezentas eble la opinion ankaŭ de multaj aliaj personoj, kiuj silentas, ni analizos tie ĉi kelkajn el la plej gravaj punktoj, kiujn niaj korespondantoj tuŝas en siaj leteroj.
1) Kelkaj amikoj ne ĉesas vidi en la Ligo danĝeron por nia afero. La timo, ke eble la Ligo ĉiam farados diversajn ŝanĝojn en la lingvo, pendas super nia afero, kiel la glavo de Damoklo; oni ne volas lerni, oni ne volas labori, oni ne volas eldoni novajn verkojn pro la timo, „ke eble morgaŭ oni devos ĉion relerni denove, eble la hodiaŭ eldonotaj verkoj morgaŭ perdos ĉian indon kaj estos de neniu aĉetataj“. Per si mem la ĵus esprimita opinio estas tre vera, tute vera; sed erara ŝajnas al ni la uzado de tiu ĉi opinio. La erareco konsistas en tio, ke la amikoj miksas inter si du tute diversajn objektojn: „Ligo“ kaj „ŝanĝado de la lingvo“. La Ligo tute ne estas kreita por ŝanĝadi, sed por administradi kaj regadi en nia afero. Se la amikoj de nia afero
memoros pri la danĝero de ŝanĝado kaj estos singardaj, tiam ankaŭ
- ↑ La tuta enhavo pruvas la Zamenhofecon de la artikolo; ĉi tie evidente parolas la „redaktoro“, kiu ricevis la „leterojn“.