„La Esperantisto“ 1893. — N-roj 75—76
ĉe la ekzistado de la Ligo nia lingvo restos senŝanceliĝa kaj fortika; se la amikoj forgesos la tutan gravecon de la supre citita opinio kaj pro tiu aŭ alia formo aŭ vorto, kiu al ili ne plaĉas, volos riski la tutan ekzistadon de nia afero, tiam la neekzistado de Ligo ne sole ne forigos tiun ĉi danĝeron, sed ankoraŭ pligrandigos ĝin, ĉar tiam mankus ĉia regulatoro kaj leĝdonanto kaj multaj komencus private kaj ĉiu laŭ sia bontrovo diversajn reformojn. La Ligo, kiel ni diris, estas kreita ne speciale por ŝanĝado de nia lingvo, sed por regado en nia afero, kaj ni povas esperi, ke ĝi regados prudente kaj singarde kaj ke antaŭ ol ĝi decidos akcepti ian ŝanĝon, ĝi antaŭe bone kaj mature pripensos: a) ĉu la proponita ŝanĝo estas tiel gravega kaj necesega, ke oni devas ĝin akcepti malgraŭ la supre montrita danĝero; b) ĉu oni ne povas trovi ian rimedon, por enkonduki la deziratan perfektigon per vojo natura sen difektado de la fruktoj ĝis nun atingitaj; c) ĉu oni devas akcepti la proponon tuj, aŭ lasi ĝin por ia pli malproksima tempo estonta, kiam ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos enkondukitaj per unu fojo kaj jam por ĉiam; d) ĉu (en okazo de akcepto) la nova formo devas esti (tuj aŭ iam poste) deviga kaj elpuŝi la malnovan, aŭ ĉu ĝi devas esti nur permesata kaj ekzisti kune kun la malnova formo, ĝis unu el ili iom post iom mortos. Cetere en la Ligo ĉiu havas ja egalan rajton, kaj se s-ro A. proponas tian ŝanĝon kaj s-ro. B. proponas alian ŝanĝon, s-ro C. povas ja proponi ekzemple, ke la Ligo nenion ŝanĝu en la daŭro de certa nombro da jaroj, kaj s-ro D. povas eĉ proponi, ke la Ligo tute deprenu de si la rajton de ŝanĝado ... k.t.p. Per unu vorto, kun ĉiuj plendoj kontraŭ la ekzistado aŭ kontraŭ tia aŭ alia aranĝo de la Ligo la plej bona estas turni sin al la Ligo mem.
2) Oni diras, ke dank' al la maldiligenteco de la Liganoj neniam estos eble atingi ian decidon de la Ligo. Denove eraro. Se la ĝisnunaj proponoj atingis nur tre malgrandan nombron da voĉoj, tio ĉi venas, laŭ nia opinio, de tio, ke la proponoj mem ne estis sufiĉe gravaj en la okuloj de la Liganoj. Sed ke proponoj efektive gravaj kaj utilaj trovos tre facile la necesan nombron da voĉoj, oni vidos el la sekvanta kalkulo: La regularo de nia Ligo diras, ke por atingi ian „decidon de la Ligo“, estas sufiĉe (en okazo de indiferenteco de multaj Liganoj), ke ⅔, de ⅓, de ĉiuj membroj donu sian voĉon „por“. Sekve ekzemple nun, kiam la nombro de la Liganoj estas ĉirkaŭ 800, por atingi leĝan decidon de la Ligo estas sufiĉe ricevi ĉirkaŭ 177 voĉojn „por“. Ĉu por efektive grava propono, kiun laŭ la kutima esprimo de la proponantoj „ĉiuj aprobos“, estas malfacile ricevi 177 voĉojn inter 800 membroj?! Sendube neniu tion ĉi diros. Se ni eĉ supozos, ke ĉiuj membroj de la Ligo estos tiel maldiligentaj, ke, aprobante en la koro la proponon, ili sendos la voĉon nur en terure malgrandega nombro, tiam la proponanto povas ja dissendi ankoraŭ private al la membroj kelkan nombron da memorigaj poŝtaj kartoj kun pagita respondo, kaj