Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
„La Esperantisto” 1893. — N-roj 76-77

fari reformojn, estus nun ankoraŭ tro frue kaj danĝere. Sed la agitado por reformoj en la lastaj jaroj tiel fortiĝis, ke ni ne povas jam resti silentaj rigardantoj de ĝi kaj ni devas reguligi ĝin. Laŭ mia opinio la rivero de la reforma agitado tro frue naskiĝis; sed ĉar ĝi jam naskiĝis kaj obstine daŭras kaj la partio de la amikoj konservativaj estas tro malforta, por sukcese kontraŭbatali al ĝi, tial ni ne devas pli peni digi la riveron, sed ni devas reguligi ĝian fluon, por ke ĝi alportu utilon anstataŭ malutilo.

Por demeti de mi la respondecon por la sorto de nia lingvo, mi kreis en la pasinta jaro la Ligon Esperantistan. Tute vane sekve la amantoj de reformoj sin turnas nun al mi: ili devas sin turni al la Ligo. Sed, komprenante, ke mi havas en nia afero pli da sperto kaj eble ankaŭ pli da konfido, ol iu alia, multaj amikoj esprimis la deziron, ke mi mem gvidu la reformojn. Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolojn pri reformoj, sed ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca, mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon kaj turni la malbonon al bono [1].

Jen estas mia opinio pri la reformoj:

La reformoj devas esti farataj antaŭ ĉio nur teorie; ili devas esti ne blindaj, paliativaj kaj fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj, sed ili devas esti sistemaj kaj senĝene radikalaj, laŭ la tuta sperto, kiun donis la sesjara laborado (radikalajn reformojn ni povos permesi al ni tiam, kiam ni decidos ŝanĝi nenion, antaŭ ol ĉio estos tute preta kaj matura); kiam la reformoj teorie estos tute maturaj kaj aprobitaj de la plimulto de la esperantistoj, oni devos ilin elprovi praktike, tamen ne per skribado jam de verkoj aŭ leteroj en la nova dialekto, sed nur oferante al la dialekto en nia gazeto unu apartan rubrikon por elprovado. Kiam la teoriaj priparoloj kaj praktikaj provoj donos certan rezultaton, tiam ni precize kalkulos niajn fortojn, por sciiĝi, ĉu ni havas la eblon krei novan literaturon kaj konstantan forton anstataŭ la detruota malnova. Kaj kiam ĉio supre dirita estos finita kaj donos kontentigan rezultaton, nur tiam ni povos anonci, ke la reformita lingvo estas enkondukita, kaj tiam per unu fojo kaj jam por ĉiam komenciĝos la uzado de la reformita dialekto en la tuta venonta literaturo, en la

reciproka korespondado de la esperantistoj k.t.p. Sed ĝis tiu

  1. La strekoj laŭlonge la tekston estas faritaj de mi, por akcenti, kial d-ro Zamenhof poste mem proponis la „reformojn“ — kontraŭ sia propra konvinko!
185