Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
„La Esperantisto“ 1894. — N-roj 78—79

dezirus, ke tiu ĉi nia propono estu rajte akceptita, kaj tial ni insiste petas ĉiujn abonantojn de nia gazeto, ke ili forĵetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la propono, kiun ni faras nun al la Ligo en la parto de la anoncoj.


N-ro 79.
paĝ. 3—4
zPri reformoj en Esperanto
Wŭster: RefEsp
 

Kiel mi promesis en n-ro 12 de „Esperantisto“ 1893, mi nun komencas sisteman analizon de nia tuta lingvo. Peco post peco, komencante de la alfabeto kaj finante per la lasta vorto de la Meza Vortaro, mi priparolos la tutan lingvon, kaj pri ĉiu peco mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun, havante post mi jam 6½ jarojn da praktika laborado kaj elprovado kaj elaŭdinte jam tiom multege da opinioj kaj konsiloj, ricevitaj de plej diversaj personoj, gazetoj kaj societoj el la plej diversaj landoj de la mondo. Kiam mia tuta analiza laboro estos finita kaj niaj legantoj havos antaŭ si jam plenan pentraĵon de la nove proponata perfektigita dialekto, tiam mi turnos min al la Ligo Esperantista kaj proponos al ĝi decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn: 1) ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo? 2) ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi estos prezentinta al la Liganoj en ĝia tuta pleneco? 3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo? Se la Ligo elektos la unuan decidon, tiam ni tute ĉesos paroladi pri reformoj ĝis la tempo, kiam la Ligo iam eble decidos alie. Se la Ligo elektos la trian decidon, tiam ni daŭrigos presadi ankoraŭ aliajn reformajn proponojn de ni kaj de aliaj amikoj, ĝis la Ligo trovos, ke la demando de la reformoj estas elĉerpita. (Kiu ne volas atendi kun siaj reformaj proponoj, ĝis mia analiza laboro estos finita, tiu havas kompreneble la rajton prezenti siajn reformajn proponojn al la Ligo jam nun.) Se la Ligo elektos la duan decidon, tiam ni anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita kaj ni alpaŝos al la praktika elprovado. En la praktiko (t. e. en la eble ankoraŭ eldonotaj verkoj, en la korespondado inter la esperantistoj k.t.p.) tiam ĉiam ankoraŭ restos en sia plena forto la dialekto malnova; sed, komencante de tiu tempo, unu parto de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos jam presata en la dialekto nova, por doni al ĉiuj la eblon sufiĉe esplori, ĉu la nova dialekto ne havas en la praktiko iajn maloportunaĵojn aŭ erarojn. Se en la tempo de tiu elprovado montriĝos iaj eraroj, ili estos forigitaj. Tiu ĉi tempo de elprovado daŭros,