Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. A. Gazetartikoloj el

vastaj lernolibroj estos eldonataj ekster la „Biblioteko“), riĉan krestomation da plej diversaj ekzercoj en la nova (fina) formo de nia lingvo, plenan vortaron kun traduko en 5 plej gravaj lingvoj, diversajn verkojn en la nova dialekto, originalajn kaj tradukitajn, prozajn kaj versajn, beletristikajn kaj sciencajn k.t.p. La „Biblioteko“ elirados en la nombro de ĉirkaŭ 50 presitaj folioj en jaro, kaj ĉiu folio (16 paĝoj) kostos po 25 centimoj (= 10 kopekoj = 20 pfenigoj). La sistemo de elirado de la folioj estos pli-malpli tia, ke en ĉiu monato eliros 2 folioj da lernolibroj aŭ vortaroj en diversaj lingvoj kaj 2 folioj da literaturo.

Por ke la „tempo de elprovado“ de la nova dialekto (tempo inter la teoria akcepto kaj praktika enkonduko) ne daŭru tro longe kaj por ke la elprovado ne estu tro neplena kaj nesufiĉa, ni ekster la „Esperantisto“ faros vastajn provojn ankaŭ en la „Biblioteko“, kaj por tiu ĉi celo la „Biblioteko“ komencos eliradi tuj post la teoria akcepto de la fina dialekto kaj la unuaj 15 folioj prezentos provan krestomation, kiu enhavos en si riĉan kolekton da plej diversaj karakteraj pecoj kaj artikoloj en la nova dialekto. Kiam la matura kaj ĉiuflanka elprovado finiĝos kaj la eble trovotaj maloportunaĵoj en la dialekto estos forigitaj, tiam (de la 16-a folio) la „Biblioteko“ komencos jam enhavadi nur verkojn konstantajn en dialekto jam neniam ŝanĝebla.

Por ke mi povu fari frutempe ĉiujn preparojn al la multeklopoda kaj multekosta eldonado de la „Biblioteko“, mi insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li volu sciigi min kiel eble pli frue, ĉu li abonos la „Bibliotekon“ kaj en kia nombro da ekzempleroj. Por ebligi la entreprenon, ĉiu amiko estas petata, kolekti ankaŭ abonojn por la „Biblioteko“ inter siaj amikoj kaj konatoj. Aboni, t. e. finance subteni la entreprenon, povas ja ankaŭ tiaj personoj, kiuj lerni aŭ labori ne volas. Por ke la „Bibliotekon“ povu aboni ankaŭ personoj, kiuj ĝis nun ne konas Esperanton nek la historion de la reformoj en ĝi, la unuaj 3 folioj de la „Biblioteko“ enhavos la gramatikon kaj mallongan vortaron de la reformita Esperanto en 6 plej gravaj lingvoj. La nomoj de la abonantoj estos presataj en apartaj „aldonoj al la „Biblioteko“.

Antaŭpagon mi ne postulas; ĉiu, kiu volas aboni, estas petata nur alsendi al mi (L. Zamenhof, Grodno, Rusujo) la sekvantan letereton: „Mi deziras ricevadi po ... ekzempleroj de la „Biblioteko de la lingvo Esperanto“; pagon por la ricevotaj folioj (po 25 centimoj por presita folio) mi promesas sendadi al vi post la ricevo de ĉiu deka folio. Subskribo:... Adreso: ...“

Amikoj, ne dormu kaj ne prokrastu! La entrepreno estos ne ebla, se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj, kaj la eldonado povos komenciĝi nur tiam, kiam la „Biblioteko“ havos 600 abonantojn (mendantojn). Mi ripete kaj insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li energie kaj kiom eble pli frue helpu al mi efektivigi la entreprenon,