II. A. Gazetartikoloj el
si la tutan pentraĵon de la proponota dialekto kaj povas jam doni sian juĝon. Tial mi malfermas nun la komunan voĉdonadon de la Ligo Esperantista en la demando de reformoj. Mi petas, ke ĉiu abonanto de nia gazeto volu skribi al mi, por kiu el la malsupre donitaj 4 punktoj li donas sian voĉon:
1) Ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo?
2) Ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi prezentis al la Liganoj, en ĝia tuta pleneco?
3) Ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?
4) Ĉu ni devas akcepti en principo mian projekton de reformoj, sed nur fari kelkajn ŝanĝojn en ĝiaj apartaj detaloj?
Mi petas, ke ĉiu volu skribi klare la numeron de la punkto, por kiu li voĉas. Mi petas, ke ĉiu volu sendi sian voĉon kiel eble pli frue (en ĉia okazo ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Aŭgusto).
Se la Ligo akceptos la punkton 1, tiam la lingvo restos senŝanĝa kaj ĉio irados regule, kiel ĝis nun. Se la Ligo akceptos la punkton 2, tiam ni anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita, kaj ni komencos, kiel estis jam dirite, la praktikan elprovadon de la nova dialekto. Se la Ligo akceptos la punkton 3, tiam ni komencos presadi (senpage kaj en la teksto de nia gazeto) ĉiujn aliajn projektojn, kiujn alsendos al ni la amikoj de nia afero, kaj pri ĉiu el ili ni proponos voĉdonadon de la Ligo. Se la Ligo akceptos la punkton 4, tiam ni presos ĉiujn proponatajn ŝanĝojn al mia projekto kaj faros voĉdonadon pri ĉiuj tiuj ĉi detalaj ŝanĝoj. [1]
ZRimarko de la administracio
Siajn opiniojn pri la reformoj entute kaj pri la diversaj apartaj punktoj de la reformoj alsendis al ni multaj amikoj; vortareton, pri kiu mi petis en n-ro 2, alsendis sinjoroj: A. Roswall el Stockholm, A.F.Runstedt el Moholm, J.Forkartj el Josefstadt kaj dr. Costa e Ameida el Rezende; krom tio la Klubo Nurnberga alsendis registron de ĉiuj ĝisnunaj vortoj de la Meza Vortaro, kiujn la klubo konsilas ŝanĝi,
tamen sen montro de novaj formoj por tiuj ĉi vortoj.
- ↑ Oni devis ripeti la voĉdonadon, por klarigi la situacion. D-ro Zamenhof raportas pri tio en „La Esperantisto“ 1894, paĝ.97—98 kaj paĝ. 113—114. Ĉi tiujn 2 artikolojn mi ne akceptis en la kolekton, sed nur tiun pri la „Fina rezultato de la voĉdonado“, komp. 1894, paĝ. 161—162 = II. 88.