II. A. Gazetartikoloj el
Wüster: Bibl Esp
La „Bibliotekon de la lingvo internacia Esperanto“ ĝis nun mendis s-roj: M. Bogdanov — 2 ekzemplerojn, N. Borovko — 1 ekz., s-rino A. Ĉajkovskaja — 2 ekz., Costa e Almeida — 1 ekz., A. Dombrovski — 1 ekz., M. Edwards — 1 ekz., J. Forkarth — 1 ekz., A. Franz — 1 ekz., Gofflot — 2 ekz., M. Goldberg — 1 ekz., K. Hübert — 1 ekz., M.Jezerski — 1 ekz., I. Kaminski — 2 ekz., s-rino M. Karovina — 1 ekz., N. Kuŝnir — 1 ekz., s-rino E. Manjkovskaja — 5 ekz., D. Marignoni — 2 ekz., A. Martakov — 1 ekz., R. Nordenstreng — 1 ekz., M. Nordensvan — 1 ekz., frl. Ŝ. Nudelman — 1 ekz., s-rino L. Okromĉedjelova — 1. ekz., A. Olschwang — 1 ekz., H. Pleyel — 1 ekz., P. Pogorilko 1 ekz., J. Puĉkovski — 1 ekz., A. Roswall — 2 ekz., A. Runstedt — 1 ekz., K. Svanbom — 1 ekz., A. Thörn — 1 ekz., K. Tripolski — 1 ekz., W. Waher — 10 ekz., A. Waldenberg — 1 ekz., A. Zinovjev — 3 ekzemplerojn. — El la supre nomitaj personoj kelkaj mendis ankoraŭ antaŭ la ricevo de n-ro 4 de „Esperantisto“, sekve ne sciante ankoraŭ, ke en la unua tempo la „Biblioteko“ elirados en stilo malnova; tial, se ili eble ne aprobos tion ĉi, mi petas, ke ili volu sciigi min, por ke mi elstreku iliajn nomojn el mia nomaro. — Estas tre grave por nia afero, ke la „Biblioteko“ komencu eliradi kiel eble plej frue; tial mi denove petas ĉiujn amikojn de nia afero, ke ili per pli energia mendado ebligu al mi la efektivigon de tiu ĉi entrepreno.
ZPri la venonta jaro
Wüster: Ven
Multaj demandas min, kio estos kun la „Esperantisto“ en la jaro 1895, kaj ili esprimas la timon, ke la gazeto eble plu ne elirados. Ni rapidas tial trankviligi niajn amikojn, ke la „Esperantisto“ ne ĉesos eliradi. Dank' al la cirkonstanco, ke en la komenco de la venonta jaro ŝanĝiĝos la kondiĉoj de la eldonado, ni ne povas nun ankoraŭ diri tute[1] precize, en kia formo la gazeto elirados, ĉu ĝi ne ŝanĝos eble sian grandecon, oftecon aŭ abonan koston — pri ĉio tio ĉi ni sciigos niajn legantojn en la fino de tiu ĉi jaro, — sed tion ĉi ni povas diri tute certe, ke en tia aŭ alia formo, sub tiaj aŭ aliaj kondiĉoj, la „Esperantisto“ elirados senĉese ankaŭ en la venontaj jaroj. Tion saman ni povas diri ankaŭ pri la „Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto“: ankaŭ ĝi en nenia okazo ĉesos eliradi, tute egale, ĉu la cirkonstancoj estos favoraj aŭ malpli favoraj. Se ĝis la fino de tiu ĉi jaro la nombro de la abonantoj de la „Biblioteko“ ne estos sufiĉe
granda, tiam ni devos ŝanĝi la kondiĉojn de elirado de la gazeto kaj
- ↑ teksto: tuta.