„La Esperantisto“ 1894—1895. — N-roj 88—90
kelka tempo interrompi la eldonadon de la „Esperantisto“, sekve ankaŭ la kondukadon de nia tuta afero. Kun granda malfacileco ni ĝis tiam tenis nin tiel longe, kiel ni nur povis; sed fine venis la momento, kiam malgraŭ ĉia plej bona volo, malgraŭ ĉiaj niaj penoj, ni, tro forte alpremitaj de la cirkonstancoj, ne povis plu daŭrigi la aferon. Tiam kun helpo aperis sinjoro W.H. Trompeter. Li ne sole prenis sur sin la eldonadon de nia gazeto, ne timante ĝian deficiton, sed li ankoraŭ difinis salajron de 100 markoj ĉiumonate al la redaktoro, por ebligi al li pluan laboradon por nia afero kaj por ĝia organo, la „Esperantisto“. Tiam la unuan fojon nia afero ricevis teron sub la piedoj. Ĝi komencis regule disvolviĝadi, kaj ĝi nun eble starus jam tre alte, se ne estus aperintaj kelkaj nuboj, kiuj paralizadis la tutan energion de niaj amikoj; ĉiam pli densiĝante, la nuboj en la pasinta jaro solviĝis per fulmotondro, kiu, minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo (dank' al la Novembra decido de la Ligo) purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia energio povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren, kaj por nia afero komenciĝis nun nova tempo de jam senhalta kaj senmalhelpa progresado.
Demetinte de si la eldonadon kaj fariĝante nun esperantisto privata, s-ro Trompeter povas kuraĝe diri al si, ke li severe kaj sankte plenumis tiun devon, kiun li antaŭ 3 jaroj memvole metis sur sin. Per siaj grandaj oferoj li alkondukis nian aferon al sufiĉa fortiĝo, kaj nun ĝi jam ne ŝanceliĝas. Dum en la kritika! [1]tempo aliaj amikoj per vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis kaj savis nian aferon. Lia nomo ĉiam brilos kiel luma stelo en la historio de nia afero. La esperantistoj ĉiam bone memoros kaj estimos tiun ĉi nomon.
Esprimante al s-ro Trompeter nian plej profundan dankon por ĉio, kion li faris por nia afero, ni ne dubas, ke ni faras tion ĉi ne sole en nia propra nomo; ni ne dubas, ke ne troviĝos eĉ unu esperantisto, kiu el la tuta koro ne subskribos sian nomon sub tio ĉi”. [2]
Konkurso[3]
Pri la diversaj oferoj, kiujn ni ricevis por la celoj de nia afero, ni donis komunan kalkulon la lastan fojon en Decembro 1893. Tiam la sumo, kiu restis ĉe ni, estis 10 rubloj 99 kopekoj (12. 12. sen
[4] 1. 13).
- ↑ Vidu la piednoton sur la antaŭa paĝo.
- ↑ “ Restas ne solvita la demando: „kial Trompeter demetis en ĉi tiu momento la eldonadon de la gazeto?“ Konante nun la leteron V. 131, mi ne povas subpremi la impreson, ke li faris tion, ĉar li ne estis kontenta pri la fina rezultato de la voĉdonado.
- ↑ W.H. Trompeter 1895 ne plu estis „Eldonanto-Administranto“ de la gazeto; do, nur Zamenhof mem skribis ĉi tiun kaj la sekvantan artikolon.
- ↑ „sen“ en la senco de „minus“.