II. A. Gazetartikoloj el
La sumo de ĉiuj oferoj, kiujn ni ricevis de Decembro 1893 ĝis nun (enkalkulante en tion ĉi la sumojn, ricevitajn de la vendo de signoj de poŝto kaj ankaŭ la ĝis nun ankoraŭ ne uzitajn sumojn specialajn, ricevitajn de s-ro Kravcov kaj s-rino Stepanova), estas 69 r. 95 kop. Ĉion kune ni sekve havas nun 80 r. 94 kop., t. e. iom pli ol 200 frankojn. Aldoninte al tio ĉi ankoraŭ kelkan sumeton, ricevitan de du anonimaj amikoj, ni atingis la sumon de 250 frankoj, kaj tiun ĉi sumon ni uzos nun en la sekvanta maniero:
Ni aranĝas konkurson por ĉiuj amikoj, kiuj alportas ian utilon al nia afero, kaj la supre dirita sumo de 250 frankoj estos elpagita kiel premio al tiu persono, kiu ĝis la 1-a Decembro de tiu ĉi jaro alportos al nia afero la plej multe da utilo. Ni difinas tiun ĉi monan premion anstataŭ ia alia (ekzemple medalo, honora diplomo k. c.), ĉar la plej granda parto de niaj amikoj estas homoj neriĉaj, al kiuj mona premio povas esti ne sen signifo. Sed krom la mona premio la venkonto ricevos ankaŭ honoran diplomon de merito.
Por esti juĝanta komitato en tiu ĉi konkurso, ni invitas la sekvantajn amikojn: s-rojn W. H. Trompeter, Chr. Schmidt, F. de Kanaloŝŝi- Lefler, A. Grabovski, I. Ostrovski, V. Gernet, N. Borovko, L. de Beaufront, D. Marignoni, V. Langlet, R. Geoghegan, Costa e Almeida.
La decidado en la konkurso fariĝos en la sekvanta maniero: Ĉiu, kiu, deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Decembro 1895 al ĉiuj supre nomitaj juĝantoj raporton pri ĉio tio, per kio li en tiu ĉi jaro servis ial nia afero. Ĉiuj membroj de la juĝanta komitato laŭ la ricevitaj raportoj elektas ian kandidaton, por kiu ili donas sian voĉon, kaj sendas al ni sian voĉon ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Januaro 1896. En Januaro 1896 ni publikigos la rezultatojn de la konkurso kaj al la persono venkinta ni transsendos la premion.
La membroj de la juĝanta komitato povas doni sian voĉon ne sole por tiuj personoj, kiuj per alsendo de raportoj proponis sin kiel kandidatoj: ili povas doni sian voĉon ankaŭ por aliaj personoj, kiuj en la konkurso ne partoprenis, sed pri kiuj oni scias, ke ili en la daŭro de la jaro alportis al nia afero multe da utilo.
Alporti utilon al nia afero oni povas en plej diversa maniero; ekzemple: altiri multajn novajn amikojn, malfermi al nia afero novajn landojn, altiri kapitalistojn, kiuj helpus al pli rapida disvolviĝo de la afero, skribi bonajn artikolojn en gazetoj, elpensi bonajn rimedojn por la disvastigo de la afero, eldoni ian bonan verkon, skribi ion eminente bonan por la „Esperantisto“ k.t.p. k.t.p. La elekton de ĉio ni lasas al la partoprenantoj kaj la decidon pri la pli granda utileco — al la membroj de la komitato.
Se montriĝos, ke en la daŭro de la jaro multaj personoj alportis grandajn servojn al nia afero, tiam la membroj de la komitato, post