„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 90—92
antaŭa konsiliĝo inter si, povos difini, krom la ĉefa premio, ankoraŭ kelke da aliaj premioj, kiuj konsistos aŭ en certaj sumoj da mono (se niaj rimedoj permesos), aŭ en honoraj diplomoj de merito.
Se ni en la daŭro de tiu ĉi jaro ricevos ankoraŭ oferojn por tiuj ĉi konkursoj, tiam ni rezervos ilin por la dispono de la juĝanta komitato, kiu havos la rajton aŭ pligrandigi la ĉefan premion, aŭ difini ankoraŭ kelke da monaj premioj.
Per la nuna konkurso ni faras la komencon; se ĝi montriĝos prospera kaj estos bone akceptita de niaj amikoj, tiam ni penos aranĝi konkursojn pli oftajn, pli grandajn kaj konstantajn.
Multaj amikoj ofte turnas sin al ni kun la peto sendi al ili en komision pli-malpli grandan nombron de ĉiuj verkoj de nia literaturo, por ke ili, havante ĉiam sufiĉan provizon da libroj, povu sukcese ilin vendadi. Estus certe tre bone, se provizo de niaj libroj sin trovus ĉiam en multaj lokoj; sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni absolute neebla, ĉar por plenumi la deziron de ĉiuj tiuj ĉi amikoj, ni devus mem havi grandegan nombron da libroj, dum efektive nmi mem povas disponi ĉiam nur je tre malgranda nombro da libroj. Por havi ĉiam librojn sub la mano, estus kompreneble la plej bone, se la amikoj aĉetus certan provizon da libroj; sed ĉar ili ne deziras tion ĉi fari el timo, ke ili eble ne povos disvendi la librojn, tial ni proponas nun al ili la sekvantan rimedon: ĉiu kiu esperas vendi librojn, volu aĉeti de ni certan provizon da libroj kaj peti nin, ke ni enskribu en nian libron de kalkuloj, kiom kaj kiam li pagis al ni por la libroj; al ĉiu, kies aĉetoj estos enskribitaj ĉe ni, ni donas la rajton en ĉia tempo resendi al ni la nevenditajn librojn kaj ricevi de ni returne sian tutan monon (krom la pago por la transsendo). Al niaj amikoj tiu ĉi maniero donos la eblon havi ĉiam sub la mano sufiĉan nombron da libroj sen timo de ia perdo, kaj al ni ĝi donos la eblon aĉetadi aŭ presadi por la amikoj la necesan nombron da libroj kaj doni al ili monon.
ZFolieto de „Posrednik“
Komencante de la nuna numero, al la nombro de konstantaj kunlaborantoj de nia gazeto aliĝis la redakcio de „Posrednik“. Tiu ĉi redakcio, al kiu apartenas ankaŭ la glora verkisto grafo L. Tolstoj, en Rusujo estas sufiĉe konata, sed por niaj amikoj ekster Rusujo ni devas diri kelke da vortoj pri „Posrednik“. Pri sia esenco parolas malsupre „Posrednik“ mem; sed ĉar, parolante pri si, „Posrednik“ ofte uzas formon de parolo pure eklezian (preĝejan), kio povus elvoki ĉe niaj legantoj la eraran opinion, ke ni donas al nia gazeto eklezian karak-