II. A. Gazetartikoloj el
teron, tial ni volas iom klarigi tiun ĉi punkton. „Posrednik“ tute ne estas — kiel povus erare ŝajni laŭ kelkaj liaj esprimoj — ia institucio, kiu batalas por tiu aŭ alia ekstera formo de religioj. La idealoj, por kiuj laboras „Posrednik“, estas: amo kaj frateco inter ĉiuj homoj, forigo de militoj, pureco de moroj, justeco kaj kompato al bestoj, deteniĝado de alkoholo, tabako k.t.p. La laborado de „Posrednik“ estas sekve tre parenca al la nia, kaj tial sendube ĉiuj niaj legantoj salutos kun plezuro la aliĝon de „Posrednik“ al niaj kunlaborantoj.
„Posrednik“ laboras pro
Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon?
En la pasinta jaro, malgraŭ la cirkonstanco, ke dank' al la disputoj kaj malcerteco nia afero sin trovis en situacio plej danĝera kaj plej malfavora por ia entrepreno, prosperis al ni, post grandegaj laboroj, penoj kaj klopodoj, krei ion novan, kiu prezentas unu el la plej gravaj akiroj de nia afero en la daŭro de nia tuta laborado. Ni parolas pri la „Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto“. Al la afero, kiu en la lasta tempo riskis malfortiĝi de senmoveco, la „Biblioteko“ donis fortan puŝon antaŭen, puŝon ne unufojan, sed movokomencan, kiu de nun efikados regule kaj konstante kaj kun [1]n ĉiu semajno ŝovados nin per difinita kaj reale montrebla paŝo
antaŭen. La tutan gravecon de tiu ĉi akiro, la tutan grandecon
- ↑ La tuta enhavo kaj precipe la vortoj pri la „Biblioteko“ montras, ke la artikolo estas verkita de Zamenhof mem.