Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 92—93

de ĝia signifo povas plene prezenti al si kaj ĝuste taksi nur tiuj personoj, kiuj provis mem laboradi por nia afero praktike kaj kiuj tial konvinkiĝis, kun kiom multe da diversaj malhelpoj, malfacilegoj, penoj, klopodoj kaj ĉagrenoj estas ligita ĉiu paŝo en nia afero kaj kiom multege da pacienco oni bezonas posedi, por malgraŭ ĉio ne lasi fali la manojn. La gravecon de la „Biblioteko“ konsciis preskaŭ ĉiuj niaj amikoj, kaj per tio ĉi klariĝas la rilata sukceso, kiun la „Biblioteko“ havis malgraŭ ĉiuj malfavoraj cirkonstancoj. Aŭdinte pri nia intenco eldonadi la „Bibliotekon“, multaj amikoj skribis al ni tre varmajn aprobantajn kaj vigligantajn leterojn, multaj nur dubis, ĉu prosperos al ni efektivigi nian intencon; kaj kiam la tempo montris, ke nia entrepreno efektiviĝis kaj progresas regule, ni komencis ricevadi multe da ĝojaj gratulaj leteroj.

Sed inter multaj leteroj por la „Biblioteko“ ni ricevis ankaŭ unu leteron kontraŭ la „Biblioteko“. Plenumante la deziron de la estimata aŭtoro de la letero, ni presas la leteron kaj ni aldonas malsupre ankaŭ nian respondon je tiu ĉi letero.

Sinjoro A. Zinovjev skribas al ni:

Mi ĉiam dubadis kaj daŭrigas dubi je la utileco, por nuna tempo, de la eldonado de literaturaj verkoj en Esperanto, kaj en tio ĉi mi deziras kun tiuj, kiuj vidas en la presado de tiaj verkoj garantiaĵon kaj rimedon por la vastigado esperantista. Jam laŭ sia esenco kaj siaj tempoj la lingvo internacia aljuĝis sin al prememeco kaj ekonomio de formoj, al malhavo de ilia floremeco, en kiu verkoj literaturaj amas vestiĝi, per kiu ili sukcesas kaj plaĉas, sen kiu ilia beleco riskas malaperi. Lingvo internacia estas kreita, por transdoni premite kaj plene la sencon de homa parolo, kaj ĝi ne zorgas pri la malprofitoj de ĝia formo. En ĉiaj tradukoj de belverkoj en Esperanto ni vidas nur senĉesan ripeton de tiuj samaj vortoj kaj esprimeroj al ĉiu konataj, en kies unuformo malaperas kaj dronas apartaj ekzemploj de sukcesa vortkreo. La enhavo de Hamleto, de Boriso Godunov estas ja konata al ĉiuj: kiu do ekvolos rememori ĝin, tiu certe preferos legi ilin en la originalo aŭ en traduko en sia lingvo patruja. La belliteraturo esperanta estas bezona al neniu. Mi mem ekzemple abonas la „Bibliotekon“ en 3 ekzempleroj, sed ĝi kontentigas min nur per sia vortaro germana; mi konfesas, ke mi neniam legis kaj neniam legados aliajn ĝiajn verkojn. Malcerte legis ilin iu krom iliaj aŭtoroj. Mi ne povas kompreni, per kia maniero la aĉetado de tiaj verkoj, neeviteble tre limitigata [1], povas servi al la vastigo de la lingvo. Ĉu ne estus pli bone uzi la elspezojn kaj laboron, senfrukte forirantajn en tia verkaĵo, por rimedoj efektivaj al la movado

de nia afero, t. e. la presado de anoncoj en fremdaj gazetoj, la dis-

  1. tiel en la teksto!