Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. A. Gazetartikoloj el

sendado, eĉ senpaga, de vortaretoj kaj lernolibroj en multajn landojn, al komercaj kontoroj, universitatoj kaj lernejoj, sciencaj societoj; por eldonado, fine, de tiaj modelaroj, kie la ekzemploj de bona vortformado estus kuncentrigitaj? Tio, kion mi konfirmas por la nuna tempo, certe povas ŝanĝiĝi en estonta tempo, kiam Esperanto atingos tion, ke ĝi fariĝos kondukilo de literaturaj verkoj al tiaj popoloj, por kiuj ili aperados kiel novaj. Tiam estos alie. Nun mi sciigas nur mian opinion kun la peto neigi<ref name=2041>tiel en la teksto!</ref name=2041> ĝin, se estas bezone aŭ poveble.

S-ro Z. petas, ke ni neiguCitaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon lian opinion, se tio ĉi estas bezona aŭ povebla; ni tion ĉi penos fari.

1) La teoria opinio, ke la belliteraturajn tradukojn en nia lingvo legas nur iliaj aŭtoroj, estas en la faktoj absolute erara kaj venas de tio, ke s-ro Z. ne havis okazon ekkoni la veran staton de la aferoj. Se s-ro Z. legus ĉiujn leterojn, kiujn ni ricevis pri tiu ĉi objekto, aŭ se li mem korespondus pri tiu ĉi demando kun aliaj esperantistoj, li konvinkiĝus, ke la diritaj verkoj estas ne sole legataj, sed ke tre multaj personoj eĉ legis ilin kun vera entuziasmo. “Kelkaj amikoj eĉ rekte skribis, ke la siatempa apero de „Hamleto“ estis unu el la plej ĉefaj kaŭzoj, kial la danĝeraj konfuzoj kaj disputoj de la pasinta jaro tiel pace finiĝis preskaŭ tute sen postesigno kaj revekis ĉie novan energion. Unu nova amiko eĉ skribis al ni, ke la tralego de Hamleto en Esperanto pli efikis sur lin kaj pli varmigis lin por nia afero, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj, kiujn li iam aŭdis! Se post ĉio dirita povus ankoraŭ resti ia dubo pri la vera opinio de la plimulto, tiun ĉi dubon plej konvinke klarigos la faktoj, ĉar, kiel la legantoj memoras, ni ĉiujn rimedojn proponitajn de s-ro Z. ja elprovis jam: a) Kiam ni en 1892 decidis de nia propra iniciativo fari tion, kion konsilas s-ro Z., t. e. uzi ĉiujn niajn rimedojn por eldonado de lernolibroj, ni en la daŭro de pli ol 1½ jaroj ne povis eĉ kolekti la plenan sumon por eldono de unu portugala lernolibreto, malgraŭ ke por tio ĉi ni uzis eĉ sumojn ricevitajn tute okaze (per la plano de Akcia Societo)! b) Kiam en la sekvanta jaro ni intencis plenumi la duan rimedon, kiun proponas nun s-ro Z., t. e. faradi anoncojn en ekster-Rusujaj gazetoj, ni malgraŭ ĉiuj niaj alvokoj en la daŭro de jaro kolektis ne pli ol por 6 anoncoj! c) Kiam en la sekvanta jaro ni intencis eldoni la Grandan Vortaron, plej fundamentan kaj plej gravan verkon, necesan por ĉiuj esperantistoj, ni uzis ĉiajn niajn fortojn, por efektivigi tiun ĉi entreprenon, — kaj malgraŭ ĉiuj niaj penoj kaj laboregoj, malgraŭ ke 2 kluboj