„La Esperantisto“ 1895. — N-ro 93
abonis po 50 ekzempleroj, ni ne ricevis sufiĉe da abonantoj por efektivigi tiun ĉi eksterordinare gravan kaj kompare kun la „Biblioteko“ tre malkaran entreprenon (10 kopekoj monate)! Kaj se tio ĉi estus ne la grava, por ĉiu necesa kaj por ĉiu uzebla fundamenta verko, sed iaj lernolibroj en fremdaj lingvoj, ni certe, malgraŭ ĉiuj penoj, ne havus eĉ 50 abonantojn! d) Dume la „Bibliotekon“, kvankam ĝi ankaŭ tute ankoraŭ ne fluas dolĉe kaj senzorge, jam prosperis al ni ekzistigi kaj regule daŭrigi ĝian eliradon, kaj en ĝi ni ricevis la eblon eldonadi — kiel kuracilon kaŝitan en dolĉa trinkaĵo — ankaŭ tiajn verkojn, pri kiuj parolas s-ro Z. kaj kiujn ni en aparta formo me havus la eblon eldonadi, ekzemple la „Grandan Vortaron“, la aperontajn de tempo al tempo vortaretojn en diversaj novaj lingvoj kaj tiel plu. Kaj tio ĉi sen iaj eksterordinaraj oferoj, sen iaj precipaj personaj subtenoj! Kaj por tio ĉi ni detiris neniajn fortojn de punktoj aliaj, sed ni uzis por tio ĉi nur tiajn fortojn, kiuj, kiel montris la sperto, sen la „Biblioteko“ ne direktus sin sur alian kampon, sed simple dormus. — La faktoj sekve montris tute klare, kion deziras niaj amikoj kaj kion ni povas fari, kaj ĉia teoria pruvado nun estus jam superflua. Ĉu la direkto de la Biblioteko estas bona aŭ ne bona, — la fakto, ke alie ni ne povas agi, estas tiel ordonanta, ke ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti punkton kaj transiri al la taga ordo [1]. Sed ni tamen ĵetos ankoraŭ kelkan lumon sur tiun ĉi demandon:
2) Ĉu la fakto, ke laŭ la deziro kaj inklinoj de la pliparto nia agado devis akcepti formon de la nuna „Biblioteko“ kaj ne alian formon, estas bedaŭrinda? Se nia agado eĉ ne dependus de la gusto de la pliparto, kiun ni konas bone, ni ankaŭ ne devus elekti alian formon ol la nuna [2], kvankam ni eble iom ŝanĝus ĝin en detaloj. Lernolibroj, anoncado k.t.p. estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, me malpli, sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia afero, tiu rimarkis, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola ŝajne peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de
la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura
- ↑ Tio sama servu kiel respondo ankaŭ por tiu amiko, kiu postulis de ni, ke ni eldonadu en la Biblioteko verkojn el plej diversaj sciencoj. Tre bone, tre bele, ni ankaŭ tion ĉi aprobas kaj ni volonte tion ĉi farus, — sed montru al ni, kie preni la rimedojn por tio ĉi? Ĉar abonantojn la Biblioteko tiam bedaŭrinde havus ne pli ol 5—10!
- ↑ tiel en la teksto!