II. A. Gazetartikoloj el
kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu „taŭgas nur por esprimi apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por lama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p., sed neniam povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“. Kontraŭ tiu ĉi senfundamenta opinio, kiu en la praktiko estas mia plej grava malamiko, ni povas batali nur per faktoj, nur, nur kaj nur per riĉigado de nia literaturo. La batalantoj por nia ideo jam longe konvinkiĝis, ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko, efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj. En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon, sed ili portas la maskon de indiferenteco aŭ eĉ de malamikeco, ĉar ili nun timas ankoraŭ, ke ĝi montros sin ne vivipova. Sed kiam la konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elasteco de la lingvo) iom post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaperigos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam volene- vole, post 1 aŭ post 10 aŭ post 25 jaroj, la registaroj devos aliĝi al ni, kaj tiam „lingvo tutmonda“ fariĝos fakto plenumita. Sed se ni agados nur per lernolibroj kaj anoncoj k.t.p. — kian rezultaton ni atingos? Se ni eĉ havus riĉegajn kapitalojn de Krezo kaj povus eldoni niajn lernolibrojn en ĉiuj lingvoj de la mondo, donadi konstante anoncojn en ĉiuj gazetoj, donaci senpage lernolibrojn al ĉiuj 1½ miliardoj da homoj sur la tero — la mondo aŭdus, vidus kaj ... restus indiferenta. Oni tiam dirus al ni: „ni vidas nur, ke vi havas monon, sed ni ne vidas, ĉu via lingvo povus servi kiel efektiva lingvo“. Ankoraŭ antaŭ kelke da jaroj ni mem pensis, ke por venkigi nian aferon estus sufiĉe superŝuti la mondon per lernolibroj kaj anoncoj; sed la sperto montris, ke ni eraris. Kaj la montrojn de la sperto ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon, se ni ne volas, ke niaj laboroj kaj malgrandaj rimedoj perdiĝu vane.
3) Agadi per lernolibroj, anoncoj k.t.p. estas tre bone kaj necese; sed tio ĉi devas havi lokon apud la literaturo kaj ne anstataŭ la literaturo. Ni iru ankoraŭ plu: se ni eĉ supozus, ke la agado per lernolibroj kaj anoncoj devas esti nia sola celo, — eĉ tiam, jes, eĉ tiam ni atingus eĉ tiun ĉi celon mem la plej prospere nur per la „Biblioteko“ kun ĝiaj verkoj en Esperanto. Se ni, ĉe tiuj tre malgrandaj rimedoj, kiujn ni posedas, uzos ĉiujn niajn fortojn rekte en la maniero, kiun konsilas s-ro Z., ni atingos — la sperto tion ĉi montris jam klare — en la daŭro de tri jaroj unu lernolibron kaj ses anoncojn. Se ni senĉese ĝis tedo frapados sur la poŝoj de niaj amikoj kaj se la amikoj montriĝos pli oferemaj ol ĝis nun, —