„La Esperantisto“ 1895. — N-ro 93
tiam (kvankam dube) ni eble atingos en la daŭro de 3 jaroj 3 lernolibrojn kaj 18 anoncojn. Sed ankaŭ tio ĉi — la plej alta, kion ni povas sen teoriaj iluzioj esperi atingi ĉe niaj unuaj fortoj — estas ja nulo. Sed se ĉiuj amikoj volus helpi por dece ekflorigi la „Bibliotekon“ (kio, kiel oni konvinkiĝis, tute ne superas niajn malgrandajn fortojn), tiam ni jam post 3—4 monatoj havus la eblon (kiel ni diris en „Esperantisto“ n-ro 55) dissendi ĉiujare 50 foliojn da novaj verkoj al 200 plej gravaj gazetoj de la mondo (kune kun klarigaj cirkuleretoj en la plej gravaj lingvoj naciaj), kaj ni — ĉe niaj malgrandaj fortoj — atingos ĉiujare kelkan serion da anoncoj en 200 gazetoj, kaj anoncojn pli efikajn — ĉar presitajn en la teksto de la gazeto en formo de artikoleto aŭ almenaŭ sciigo pri nia afero. — Tio sama ankaŭ kun lernolibro kaj vortaroj: se ni deziros eldonadi ilin per la malgrandaj rimedoj oferataj de niaj amikoj, ni atingos nenion; sed se dank' al la konstanta aperado de novaj verkoj literaturaj la mondo vidos, ke nia afero „tamen vivas kaj regule progresas“ (progreso por la mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi), tiam lernolibroj kaj vortaroj jam per si mem (sen oferoj, sed de motivoj pure librokomercaj) baldaŭ komencos aperadi en diversaj landoj kiel fungoj post pluvo.
Oni tamen ne malkomprenu nin: ni tute ne disputas kontraŭ la neceseco de lernolibroj, vortaroj, anoncoj, dissendado k.t.p.; ni ĉiam penados, kiom ni nur havas la eblon, aranĝadi dissendadon de lernolibroj, ilian eldonadon en ĉiam novaj lingvoj k.tp.; sed ni povas tion ĉi fari nur parte (en permesitaj kaj ne falominacaj mezuroj) en la „Biblioteko“; parte krom la „Biblioteko“, sed neniam anstataŭ la „Biblioteko“, ĉar tio ĉi lasta signifus riski sen ia utilo la solan havon, kiun ĝis nun kun tia malfacileco prosperis al ni akiri! Singarde kun ĉiaj eksperimentoj, kiuj pro io teoria, kredeble neniam havota, postulas la detruon aŭ danĝeran ŝanceligon de la havata! Antaŭ ĉio ĉiuj amikoj de nia afero devas peni, ĉiu laŭ siaj fortoj, tute fortikigi, certigi kaj florigi la „Bibliotekon“! Floros la „Biblioteko“, floros ĉio, — falos la „Biblioteko“, falos ĉio, kaj la aperonta senmoveco deprenos la tutan energion de ĉiuj batalantoj! Tial ni denove kaj ripete rekomendas la „Bibliotekon“ al la atento de ĉiuj niaj amikoj. Ni ne penu fari ĉion per unu fojo, ĉar tiam ni nenion faras. Nur tiam, kiam la ekzistado de la „Biblioteko“ estos jam tute ekster danĝero, — nur tiam ni komencos penadi pri aliaj manieroj de agado.