Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. A. Gazetartikoloj el

N-ro 94.
paĝ. 38-39 [1]

S-ro N-g skribis al ni, ke li volis aboni nian gazeton por kelkaj personoj, pri kiuj li pensas, ke la ricevado de la gazeto povos ilin kun la tempo aligi al nia afero, — sed li ne povis tion ĉi fari, ĉar tiam ni per presado de iliaj nomoj kaj adresoj aligus ilin publike al nia afero, dum ili tion ĉi ankoraŭ pro diversaj cirkonstancoj ne deziras. Ĉar tiu ĉi cirkonstanco efektive eble detenas diversajn personojn de abonado de nia gazeto por si aŭ por aliaj personoj, tial ni de nun enkondukos abonojn anonimajn. Personoj, kiuj ne deziras, ke ili mem aŭ iliaj varbitoj estu nomitaj en la adresaroj, volu skribi al ni pri tio ĉi, kaj tiam ni la respondajn adresojn ĉie presos anonime en tia formo, en kia en la nuna numero estas publikitaj la abonantoj n-roj 344-347. Ĉar la publika apartenado al nia afero ne apartenas nun ankoraŭ al la objektoj tre agrablaj, tial ni kore petas, ke ĉiu, kiu abonas la „Esperantiston“ aŭ la „Bibliotekon“ por ia alia persono, volu antaŭe demandi lin, ĉu li deziras esti plene nomata en la Adresaroj (precipe en la detala adresaro aperonta en la fino de la jaro) aŭ li deziras ricevadi anonime.


N-ro 95.
 

Al ĉiuj kluboj kaj rondetoj esperantistaj ni esprimas nian koran peton, ke ili volu sendadi al ni de tempo al tempo (almenaŭ 2 fojojn en jaro) korespondojn pri iliaj laboroj kaj sukcesoj kaj pri la irado de nia afero en ilia loko entute. Ankaŭ al niaj privataj amikoj ni estos tre dankaj, se ili povos de tempo al tempo sendadi al ni interesajn korespondojn tuŝantajn nian aferon.


N-ro 96.
paĝ. 65-66

De la redakcio?[2]

En Aprilo de tiu ĉi jaro okazis fakto, kiu kontraŭ nia volo tute radikale ŝanĝis la cirkonstancojn, en kiuj nia gazeto ĝis nun eliradis. Unu lando, en kiu loĝas ¾ de ĉiuj niaj ĝisnunaj abonantoj, subite ĉesis enlasadi al si nian gazeton. Dank’ al la neatendita bato, ni devis en Aprilo interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto (pri kio ni siatempe sciigis per cirkuleroj [al la rusoj en fermitaj kovertoj] ĉiujn niajn abonantojn); ni ne povis agadi libere, ni ne povis alvarbi sufiĉan nombron da abonantoj; la elspezoj de nia gazeto nun pligrandiĝis, la enspezoj malpligrandiĝis. Nia afero kutimis jam al diversaj malfacilaĵoj kaj ne falos de la bato; pli aŭ malpli frue la cirkonstancoj pliboniĝos, nia vojo fariĝos denove pli facila; sed dume

nun, dank' al la subite aliiĝintaj cirkonstancoj, ni ne havas la eblon,

  1. Ankaŭ ĉi tiu artikolo estas artikolo de la redaktanto de la gazeto, do, de Zamenhof.
  2. do, de Zamenhof.