Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 94—97

eldonadi plu nian gazeton en la ĝisnunaj kondiĉoj de abonado kaj ni devas vole-ne-vole ŝanĝi la manieron de eldonado.

Malsupre ni parolos pri la novaj kondiĉoj, sub kiuj ni de nun eldonados nian gazeton. Sed por ne esti maljustaj kontraŭ tiuj personoj, kiuj ĝis nun jam abonis la gazeton por la tuta jaro sub la kondiĉoj ĝisnunaj kaj eble ne volus aboni sub kondiĉoj aliaj, ni sciigas per tio ĉi la jenon:

De la abona mono, kiun ni ricevis de la ĝisnunaj abonantoj por 12 16-paĝaj numeroj de tiu ĉi jaro, ni dekalkulas ⅓ por la 4 eldonitaj kaj dissenditaj numeroj; la restajn ⅔ (t. e. 1,67 fr.) ni lasas nun al la libera dispono de ĉiu abonanto: se li deziras, li povas lasi sian monon ĉe ni kaj ricevi por tiu ĉi mono nian gazeton plu, en ĝia nova formo; se li ne aprobas la novan formon de la gazeto, li povas repostuli kaj rericevi de ni per poŝto sian restintan monon (1,67 fr.). Ĉiun abonanton, kiu ĝis la 10-a Septembro ne repostulos de ni sian restintan monon, ni rigardos kiel akceptintan la novajn kondiĉojn de abono kaj ni sendados al li por lia restinta mono nian gazeton en ĝia nova formo ĝis la fino de tiu ĉi jaro.

La novaj kondiĉoj, en kiuj de nun elirados nia gazeto, estas:

a) La prezo restas tiu sama, kiel ĝis nun, t. e. 2,50 fr. por jaro, malgraŭ ke al ¾ de la abonantoj ni devos nun sendadi la gazeton en fermitaj kovertoj. Por tiu ĉi alsendado la ĝisnunaj abonantoj ĝis la fino de tiu ĉi jaro devas alpagi al ni nenion; sed komencante de la jaro 1896 tiuj abonantoj, al kiuj ni devos sendadi la gazeton en fermitaj kovertoj estos petataj alpagi al la abono ankoraŭ 1,25 fr. por jaro.

b) La grandeco de nia gazeto estos de nun duona, t. e. ĉiu numero enhavados nur po 8 paĝoj (anstataŭ 16). La gazeto estos presata kaj dissendata po 2 numeroj kune, t. e. 6 fojojn en jaro po 16 paĝoj.

Ni forte bedaŭras, ke ni devas nun malgrandigi la amplekson de nia gazeto; ni ne havas la eblon agi alie; sed se aliaj amikoj de nia afero havos la eblon kaj deziron fondi aliajn gazetojn, krom la „Esperantisto“, ni estos tre ĝojaj. Estus tre dezirinde, ke niaj amikoj ekster Rusujo komencu nun pli energie kaj memstare ekzerci siajn fortojn en nia afero, por ke pli aŭ malpli frue la tuta afero povu koncentriĝi en aliaj manoj, kiam ili montriĝos sufiĉe pretigitaj.


N-ro 97.
paĝ. 66
15. Aŭgusto 1895.
 

Jam post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj aliiĝis en tia maniero, ke la plua eldonado de la gazeto al la nuna redaktoro fariĝis absolute ne ebla. Tial ni kun tiu ĉi numero ĉesas eldonadi la gazeton. Ni esperas, ke la esperant-