II. A. Gazetartikoloj el
istoj eksterlandaj, kiuj ne trovas sin en tia situacio kiel ni, ne lasos fali nian aferon kaj fondos baldaŭ aliajn gazetojn anstataŭ la „Esperantisto“.
Ĉar niaj abonantoj ricevis por tiu ĉi jaro 5 numerojn, tial ni ŝuldas al ĉiu el ili la pagon por la restaj 7 numeroj, t. e.: a) al la abonantoj ekster Rusujo — po 1 fr. 47 cent., b) al la abonantoj rusaj — po 40 kop. (ĉar 20 kop. ni elspezis por ĉiu abonanto per alsendo de la Aprila cirkulero kaj de la nuna numero en kovritaj kovertoj). Ni petas, ke ĉiu abonanto volu sciigi nin, ĉu li deziras ricevi por sia restinta mono iajn librojn el nia literaturo, kaj ni tuj elsendos [1] al li. Kiu ne volas ricevi librojn, tiu povas ricevi sian restintan monon en signoj de poŝto. La oferojn, kiuj kolektiĝis ĉe ni kaj kiuj estis difinitaj por fondi konkursan premion, ni transdonos al la juĝanta komitato (vidu n-ron 2/62), kiam tiu ĉi komitato decidos pri la uzo de tiu ĉi mono.
Kun doloro en la koro mi devas por kelka tempo diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj. Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikiĝos kun vi denove. Dume mi petas vin alporti vian konfidon kaj helpon al tiuj amikoj, kiuj fondos aliajn gazetojn por nia afero. Por ne preni sur min moralan respondecon, mi la fondadon de gazetoj al neniu rekte proponas, sed mi lasas tion ĉi al ĉiuj, kiuj deziros kaj povos tion ĉi fari. La redaktoro.
Kun bedaŭro ni devas sciigi, ke la „Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto“, de kiu ni ne sen rajto tiom multe atendis, nun devas ĉesi eliradi. Dank' al la konata bato la „Biblioteko“ fariĝas ne atingebla por la pli granda parto de siaj abonantoj kaj ne povas pli ekzistadi, almenaŭ nun. Ni esperas, ke la cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos, la nemerititaj malhelpoj kontraŭ nia afero foriĝos, — kaj tiam ni esperas denove komenci la eldonadon de la „Biblioteko“. Dume ni petas niajn amikojn eksterlandajn, kiuj, havante neniajn malhelpojn, povas multe pli multe fari ol ni, — ke ili ne forgesu pri la grava signifo, kiun havas por nia afero la kreskado de nia literaturo; ili volu de tempo al tempo eldoni ian novan verkon en nia
lingvo.