„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 97—100
Al la abonantoj de la gazeto „Esperantisto“
Antaŭ kelke da tagoj estis dissendita al la abonantoj la 4-a (Aprila) numero de nia gazeto. El niaj rusaj abonantoj neniu ricevis tiun ĉi numeron. En la lastaj monatoj multaj niaj rusaj abonantoj ne ricevis tiun aŭ alian numeron; ni klopodadis, ni sendadis denove, ni havis malagrablaĵojn en granda amaso kaj ni penadis bataladi kontraŭ ĉiuj malhelpoj. Sed nun la cenzuro en Rusujo decidis tute ne enlasadi pli la „Esperantiston“ en Rusujon! Niaj amikoj scias, kun kiaj grandaj malfacilaĵoj ni jam sen tio devis batali, — kaj nun oni subite fermis al ni la tutan Rusujon, t. e. deŝiris de ni per unu fojo preskaŭ ¾ de ĉiuj niaj abonantoj! La bato estis tiel subita kaj neatendita, ke ni eĉ ne povis nin prepari al tio ĉi!
Ni kutimis jam sufiĉe al malfacilaĵoj kaj al batoj de la sorto; ni ne perdas la esperon kaj ni tute ne ĉesos laboradi kaj daŭrigadi nian aferon. Sed la neatendita bato devigas nin vole-ne-vole interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto, ĝis ni tute ordigos la aferon. Niaj abonantoj volu pardoni al ni tiun ĉi interrompon, ne dependantan de nia volo. Post 3—4 monatoj nia gazeto denove aperos — eble sub ŝanĝita formo, titolo aŭ loko de eldonado, responde al la metotaj postuloj de la cenzuro, — kaj niaj abonantoj ricevos tiam per unu fojo ĉiujn numerojn por la interrompita tempo.
Ankaŭ la eldonadon de la „Biblioteko“ mi devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos la aferon; post 3—4 monatoj la „Biblioteko“ denove daŭrigos eliradi. Ĉiujn abonantojn de la „Biblioteko“, kiuj ankoraŭ ne pagis, ni petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon por la folioj, kiujn ili ĝis nun ricevis.
Aprilo 1895. La redakcio de la „Esperantisto“.
Al la artikoloj el „La Esperantisto“ mi aldonas interesan artikolon, kiu rilatas la planon de Zamenhof, jam baldaŭ post la apero de Esperanto aperigi Esperanto-gazeton en Rusujo. La tradukon kaj la noton sub la teksto
afable prizorgis s-ro N. Nekrasov, Moskvo. (Komp. en ĉi tiu libro V. 62.)
- ↑ Paĝo sen numero; la paperfolio estas supernombra, algluita al la gazeto-numero. La artikolo estas skribita de la „redakcio“, do, de Zamenhof.