Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. A. Aldono al la Gazetartikoloj el

Ekspono de la motivoj,

instigantaj min, peti permeson por eldono de ĉiusemajna folio en la lingvo internacia. [1]


Scio de la lingvoj alilandaj estas nuntempe ĉiutaga bezono por ĉiu pli-malpli klera persono. Unuflanke, dum la viglaj rilatoj internaciaj la homo ne posedanta lingvojn alilandajn trafas ofte en la staton de mutulo; aliflanke eĉ tiuj personoj, kiuj havas neniujn rilatojn kun alilanduloj, estas devigataj nepre scii la plej ĉefajn lingvojn alilandajn, se ili ne deziras, ke la konstante naskiĝantaj novaj akiraĵoj de la civilizado restu por ili kiel libro sub sep sigeloj. La necesecon scii lingvojn alilandajn neniu nuntempe kontraŭparoli povas; tial en nia patrolando, same kiel ankaŭ en ĉiuj aliaj ŝtatoj, instruado de la lingvoj alilandaj estas enkondukita al deviga programo de ĉiuj lernejoj.

Ni rigardu tamen, kion ni atingas nuntempe per lernado de la lingvoj alilandaj. Devigitaj lerni samtempe kelkajn lingvojn, ni ordinare neniun el ili povas ellerni fundamente, kaj eĉ tiuj malmultuloj, kiuj havis eblecon speciale dediĉi al lernado de la lingvoj tutan vicon da jaroj, finfine scias nur la lingvojn de du ĝis tri popoloj, sed la tuta cetera mondo restas por ili fermita kiel antaŭe. Sed ja kiom da oferoj oni bezonis fari por atingi tiujn ĉi mizerajn rezultojn. Oni bezonis dum tuta vico da jaroj turmenti la junajn kapojn per diversaj malregulaj deklinacioj kaj konjugacioj, per esceptoj kaj per esceptoj el la esceptoj, per sennombra multeco da fremdaj vortoj kaj esprimoj; oni bezonis dum tuta vico da jaroj forŝiri ilin de la deca ellerno de la gepatra lingvo.

Nenio tia ĉi estus, kompreneble, se en la vico kun la naciaj lingvoj ekzistus iu komuna internacia lingvo por internaciaj rilatoj. La tuta mondo estus tiam malfermita por ni, kaj la tempon, kiun ni preskaŭ senfrukte forperdas por lernado de diversaj lingvoj, oni povus uzi tiam pli produktive, dediĉante ĝin al fundamenta ellerno de la gepatra lingvo kaj al ellerno de diversaj utilaj sciencoj. Ĉar tiam ni devus krom la gepatra lingvo lerni nur unu fremdan lingvon.

Pro ĉio supredirita estas kompreneble, kial la enkonduko de la

lingvo internacia de post la plej antikvaj tempoj apartenas al la plej

  1. Tiu ĉi artikolo estis skribita de d-ro L. L. Zamenhof ruslingve en la jaro 1888 kiel oficiala peticio al la ĉefa Administrejo de la presaferoj en S. Peterburgo. Ĝia originalo estas nun konservata en la Leningrada Centra Historia Arĥivo inter aliaj dokumentoj, rilatantaj al la movado esperantista dum la antaŭrevolucia epoko. La prezentata peticio de d-ro L. Zamenhof estis tiutempe rifuzita, same kiel multaj aliaj peticioj samenhavaj en la sekvinta tempo, ĉar la reakcia cara registaro tute ne deziris, favori iujn ajn internaciajn ideojn. Nur post la revolucio 1905 povis aperi unua rusa gazeto esperantista.