Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„La Esperantisto“ 1895. — N-ro 100

amataj revoj de la homaro. Estis farataj diversaj provoj kun la celo enkonduki tiun aŭ alian el la ekzistantaj lingvoj en ĝeneralan uzadon ĉe ĉiuj civilizitaj popoloj. Sed ĉiuj ĉi tiuj provoj estis finiĝantaj per nenio. La sperto montris, ke la estonta lingvo internacia devas esti kreita artefare, ĉar unuflanke la memamo de la popoloj neniam permesus, ke lingvo de unu ia ajn popolo fariĝu dominanta, kaj aliflanke ĉiu el la ekzistantaj lingvoj, kiel kombiniĝinta blinde kaj senkontrole, estas tro malfacila por lernado. Sed la lingvo artefarita tuŝus nenies nacian flerecon kaj ĝi povas esti samtempe perfektigita ĝis la plej granda reguleco, simpleco kaj facileco por lernado. Jam Leibniz estis veninta al tiu konvinko, ke la estonta lingvo internacia devas esti kreita artefare; al la sama konvinko venis ankaŭ post Leibniz diversaj pensuloj kaj scienculoj de la socio, — kaj en la nuna tempo tiun ĉi konvinkon havas ĉiuj personoj okupiĝantaj kaj interesiĝantaj je la problemo pri la lingvo internacia.

Tuj post kiam stabiliĝis la konvinko, ke la lingvo internacia devas esti kreita artefare, komencis aperadi ankaŭ la provoj krei tian lingvon. Sed la aŭtoroj de tiuj provoj limiĝis nur per la projektoj kaj plue ne progresis; sole unu el ili (Schleyer) kreis efektive pretan lingvon („Volapük“). Sed „Volapük“ prezentante per si laŭvere lingvon, enhavas tamen en si nenion internacian: ĝi estas lingvo arbitre elpensita, por neniu komprenebla kaj de neniu (krom certa nombro da adeptoj) akceptita. Utileco de tiu ĉi lingvo estas do nur konvencia kaj tial ekstreme dubinda: se la mondo akceptos tiun ĉi lingvon, ĝi estos utila, sed se la mondo ĝin ne akceptos, tiam ĝi neniun signifon havas kaj absolute neniun utilon al siaj adeptoj donos.

Mi unua, laŭŝajne, sukcesis ellabori la lingvon, kiu povas fariĝi peranto inter la popoloj. Krom siaj, tieldire, internaj kvalitoj (kiaj estas ekzemple la eksterordinara facileco, natureco, sonoreco, fleksebleco k. s.) — ĝi havas unu ekstreme gravan kvaliton, kiu en simila afero ludas unuan rolon, nome: ĝia utileco ne estas problemeca, sed reale palpebla kaj senkondiĉa. Ĝi ne estas lingvo, kiu „povas fariĝi internacia en la okazo, se la mondo ĝin akceptos,“ — ĝi estas lingvo, per kiu oni povas jam nun facile interkompreniĝi kun ĉiu pli aŭ malpli klera eŭropano. Tio okazas, ĉar la vortaro de la lingvo ne estas kombinita arbitre, sed kompilita tiamaniere, ke ĉiu vorto estu pli aŭ malpli konata al ĉiu pli aŭ malpli klera homo. Ĉion, kio estas skribita en la proponita de mi lingvo internacia, ĉiu mezklera homo povas facile kompreni, eĉ se li havas neniun komprenon pri tiu ĉi lingvo, — li povas kompreni tion ĉi komence kun ŝlosilo en la mano kaj post kvinminuta sperto jam eĉ sen la slosilo.

Pro la nediskutebla utilo, kiun mia lingvo jam nun alportas al ĉiu lernanta ĝin (je absoluta malmulteco da elspezata laboro, — ĉar por ellerni ĝin sufiĉas kelkaj tagoj kaj kompreni ĝin kun helpo de