Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ŝlosilo oni povas jam tuj, sen ĉia ajn antaŭprepariĝo), ĝi akiras konstante ĉiam pli kaj pli grandan rondon da amikoj. La Amerika Filozofia Societo (en Philadelphia), speciale okupinta sin en la fino de la pasinta jaro je la problemo pri ebleco aŭ neebleco krei kaj enkonduki universalan lingvon kaj pri formo, kiun tia lingvo devas havi, menciis mian lingvon kun granda laŭdo.

Sed por ke la lingvo internacia plene alportu tiun utilecon, kiun oni povas atendi de ĝi, estas necese, ke ĝi konstante pliperfektiĝadu, ke ĉiuj evidentiĝantaj mankoj en ĝi estu publike pridiskutataj kaj ke la nombro de personoj lernantaj ĝin energie plikreskadu; ĉar nur tiam, kiam plimulto da alilanduloj ekkomprenos nin en tiu ĉi lingvo libere kaj senŝlosile, — nur tiam oni povos diri, ke la lingvo plene atingis sian celon. Por ke tiu ĉi celo povu esti kiel eble plej baldaŭ atingita, estas necese, ke en la lingvo internacia aperadu iu perioda eldonaĵo, kiu per sia ekzistado montru praktike, kiomgrade la lingvo taŭgas por preciza esprimo de la homa penso, kiomgrade ĝi kapablas anstataŭi la aliajn lingvojn (krom la gepatra, kompreneble), kio ankoraŭ mankas en ĝi k.t.p.; tiu ĉi eldonaĵo zorgus pri plibonigo de la lingvo, konatigus inter si la amikojn de tiu ĉi lingvo kaj, kuncentrigante iliajn disajn fortojn, farus ilian agadon efektive fruktodona kaj utila por la socio. El diversaj urboj en Ruslando kaj alilande mi konstante ricevadas leterojn kun la peto komenci eldonadon de perioda folio en la lingvo internacia. Pri permeso al mi, eldonadi similan folion, mi do nun turnas min kun plej humila peto al la Ĉefa Administrejo pri la presaferoj.

Konsiderante, ke simila eldono en ĉiu okazo povas alporti neniun eĉ plej malgrandan malutilon, sed en favoraj kondiĉoj ĝi povas alporti grandegan utilon, mi permesas al mi esperi, ke la Ĉefa Administrejo ne rifuzos al mi pri mia peto. En la okazo, se la Ĉefa Administrejo ekdezirus ekkoni pli proksime la aferon, pri kiu mi parolis en tiu ĉi skribaĵo, mi aldonas ĉi-kune po unu ekzemplero de la eldonitaj de mi verkoj pri la lingvo internacia.

*       *
*