Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj[1] (kiel vortoj „fremdaj“) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

1896

N-ro 102.
Pri la „Biblioteko“

Wüster: Bibl LI

„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 10—11, paĝ. 189.

Tre malfavoraj financaj cirkonstancoj devigas min bedaŭrinde ĉesi la eldonadon de la „Biblioteko“. La kajero „El la vivo de esperantistoj“ estas la lasta, kiun mi eldonis. La abonantojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj kajeroj, mi kore petas, ke ili volu alsendi al mi la pagon por la ricevitaj kajeroj.

Estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion, mi petas, ke niaj amikoj volu pardoni al mi, se mi nun en la daŭro de kelka tempo devos esti neakurata en la korespondado, ĉar mankos al mi la tempo por skribi multe da leteroj. Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi devas nun interrompi la eldonadon de la ĉiumonataj Provizoraj Adresaroj, kaj mi eldonos ĉiujn kolektitajn adresojn de esperantistoj en Februaro aŭ Marto de 1897.

Kun ĉiuj demandoj, proponoj, helpoj kaj oferoj oni volu sin turnadi al s-ro V. Gernet en Odeso.

N-ro 103.
Kalkula raporto

Wüster: Kalk

„Lingvo lnternacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 124—126.

Mi permesas al mi nun doni kalkulan raporton pri la mono, kiu kolektiĝis ĉe mi en la daŭro de la lastaj 11/2 jaroj, t. e. de la tempo de mia lasta kalkula raporto en la „Esperantisto“ n-ro 2 de 1895[2].

Laŭ la tiama raporto kolektiĝis ĉe mi ĝis februaro de 1895 jaro 80,94 rubloj, en februaro 1895 al tio aliĝis 19,06 r., ricevitaj de du

  1. tiel en la teksto!
  2. komp. II. 90.