Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lingvo „tutmonda“ estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj, — kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon[1].

La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero. Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia. Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi frukton de longtempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijuĝo de la leganta mondo.

La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj:

I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.

II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.

El ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de „lingvo tutmonda“, neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur parte. Krom la supre montritaj

  1. Rimarkigo de Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“: Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam Volapük havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaŭ montris, ke la antaŭdiro de la aŭtoro de Esperanto ne estis erara.