Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anonimaj amikoj (por rondigi la sumon), kaj mi sekve havis la sumon de 100 rubloj. Tiu ĉi sumo estis difinita por konkursa premio; sed ĉar pro konataj cirkonstancoj la konkurso ne povis efektiviĝi, tial, laŭ voĉdonado farita inter la membroj de la konkursa komitato (vidu „Lingvo Internacia“ N-ro 2, paĝoj 20—21), mi uzis la monon por eldonado de propagandaj broŝuroj, pri kiuj mi malsupre donas kalkulon.

Krom la supre diritaj 100 rubloj, ĉe mi kolektiĝis poste ankoraŭ la sekvantaj sumoj:

A) De marto ĝis aŭgusto 1895 mi ricevis (kaj publikigis en „Esperantisto“):
per d-ro I. G. oferojn de diversaj personoj, prezentantaj kune la sumon de 52,00
de s-rino M. Sereda 1,05
de s-ro K. Hübert 2,00
de s-ro W. H. Trompeter por la signoj de poŝto, kiujn li ricevis de diversaj personoj 12,00
de d-ro D. Marignoni 1,20
de s-ro Seleznet 1,00
B) De aŭgusto 1895 ĝis nun mi ricevis (kaj publikigis en „Lingvo Internacia“):
de d-ro D. Marignoni 0,90
de s-ro J. Lojko 2,70
__________
Kune r. 72,85

Ĉesigo de „Esperantisto“ en 1895. Dank’ al konataj cirkonstancoj mi en la mezo de 1895 devis ĉesigi la eldonadon de la gazeto „Esperantisto“. Ĉar la plej granda parto da abonantoj pagis jam por la tuta jaro, tial, laŭ kalkulo donita en n-ro 5/6 de „Esperantisto“ 1895 mi restis ŝulda al ĉiu rusa abonanto po 40 kop. kaj al ĉiu abonanto ekster Rusujo po 58 kop. La plej granda parto da abonantoj sekvis mian inviton en n-ro 5/6 de „Esperantisto“ 1895 kaj venigis al si de mi aŭ returne sian monon, aŭ diversajn librojn, aŭ kovris per tiu ĉi sumo sian ŝuldon por la „Biblioteko“ k.t.p. Sed 67 abonantoj ĝis nun ne respondis mian demandon kaj ne sciigis min, kion mi devas fari kun la mono, kiun mi restis ŝulda al ili. Tial mian ŝuldon al tiuj 67 personoj (kiu prezentas kune la sumon de 32 rubloj), mi rigardas kiel oferojn por la celoj de nia afero kaj mi almetas ilin al alia mono, kiu kolektiĝis ĉe mi por nia afero kaj pri kiu mi donas kalkulan raporton.

Sekve ĉio kune, de mia lasta kalkula raporto ĝis nun, ĉe mi kolektiĝis:

a) de la estinta konkursa premio 100,00
b) diversaj oferoj privataj 72,85
c) nereprenita mono de la estintaj abonantoj de „Esperantisto“ en 1895 32,00
__________
Ĉio kune r. 204,85